• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-21 13:39:45    
Britio okazigis la unuan Ĉin-Kulturan Festivalon

cri

Vespere de la 15-a de februaro kolektiĝis 27 urbestroj kaj ŝtatestroj de pli ol dek urboj sudoriente de Londono, oficistoj de ĉina ambasadorejo en Britio, delegitoj de ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj preskaŭ 300 lokaj rezidantoj, kiuj kune aprecis akrobataĵon kaj dancon el Ĉinio, ĝustumis ĉinan teon kaj bondeziris, ke ĉies kariero estu prospera en ĉina hund-jaro kaj interfluo de Ĉinio kaj Britio estu pli aktiva.

Ĉifoja ĉina novjara celebrado, okazigita en urbodomo de Louis, ankaŭ estas la unua ĉin-kultura arta festivalo okazigita de Brita Asocio pri Ĉina Kulturo. Escepte de bona prezentado de Hirunda Akrobat-Grupo, roboj, papertordaĵoj, pentraĵoj kaj artaĵoj de Ĉina Tibeto malfermis fenestron por la brita publikon koni Ĉinion. Senĉese aŭdiĝis ridoj en la urbodomo. Ĵudo, vizaĝŝanĝiĝo kaj aliaj bonaj tradiciaj prezentoj allogis senĉesan aplaŭdon de britaj spektantoj.

Prezidanto de Brita Asocio pri Ĉina Kulturo diris: "Ĉifoja aktivado celas disvastigi 5 000jaran ĉinan kulturon, akceli kulturan interfluon de Ĉinio kaj Britio kaj fandigi ĉinojn en Britio en lokan ĉeffluan socion."

Kvamkam la skalo de ĉifoja festivalo estas ne granda, tamen en la 2hora aktivado, prezentado de ĉinaj aktoroj kaj artistoj havigis al multe da britaj geamikoj novan konon pri la ĉina kulturo.

Post la fino de la prezentado, dekkelkaj geknaboj el ĉina Hunan-provinco fariĝis steluloj en la okuloj de britaj geamikoj. Spektantoj sinsekve fotiĝis kun tiuj pli-ol-dek-jaraj geaktoretoj. Ankaŭ 27 urbestroj kaj ŝtatestroj kun diversspecaj emblemoj sinsekve fotiĝis kun ĉinaj amikoj.

La programero "Ĉinlingva Imitado" postulis, ke britaj amikoj imitu la frazon "Prezentado estas bona kaj bonvole revenu venontjare". Finfine, urbestro de Louis venkis apudan urbestron de Brighton kaj tio gajnis varman aplaŭdon.

Urbestro de Brighton ŝerce diris, ke en Brighton troviĝas Kolegio de Brighton, la unua mezlernejo en Britio, kiu difinis la ĉinan lingvon kiel devigan kurson, kaj li diligente lernos la ĉinan lingvon kaj klopodos por la venonta venko.