• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-21 16:14:57    
Moda vivo de ĉina grandaĝa sinjorino

cri
En la aĝo de 65 jaroj Bao Qian vizitis Londonon, invitite de nevino laboranta tie. Nescipovante la anglan lingvon, ŝi sentis sin muta kaj surda, kaj renkontis multajn malfacilojn en interfluo kun la lokanoj. Reveninte hejmen ŝi decidis lerni la anglan lingvon. Nun ŝi jam posedis multajn ofteuzatajn frazojn. En la urbo Hangzhou, nemultaj maljunuloj kun la aĝo de pli ol 60 jaroj lernas direkti aŭton. Sed Bao Qian faris la kuraĝan decidon en la aĝo de 69 jaroj --- lerni direktadon de aŭto. Je kelkaj tagoj antaŭ la 70-jariĝo ŝi ricevis oficialan permesilon kaj fariĝis la ununura 70-jara ŝoforo de la urbo. De tiam ŝi ĝuas ankaŭ la aŭtodirektadon.

Kiam ŝi planas elveturi, ŝi luas taksion kun helpa taksiisto, kiu akompanas ŝin kaj helpas ŝin trakti eblan urĝan aferon en la direktado. Ŝi notis siajn travivaĵon kaj senton en ĉiu direktado, verkis malgrandajn eseojn kaj publikigis ilin en loka vesperĵurnalo por dividi la ĝojon kun legantoj.

Taksiisto Qian Keng akompanis Bao Qian en la direktado dekojn da fojoj. Ili estas tre akordaj. Sinjoro Qian laŭdis la direktan arton de Bao Qian, kaj diris ke li estas influata de ŝia optimismo:

"Mi devas diri ke ŝi bone direktas, plie, ŝi estas tre serioza en direktado kaj ne ignoras ajnan demandon. Kvankam ŝi estas 73-jara, tamen fakte ŝi estas juna en niaj okuloj. Estante kun ŝi mi havas neniun senton esti kun maljunulino, sed estas facila kaj plezura."

Bao Qian estas tia maljunulino, kiu kompakte sekvas la epokon. Ŝi lernas ĉion, kio estas furora kaj uzas ĉion kio estas bone uzebla. Ŝi ofte uzas poŝtelefonon por telefoni aŭ sendi malgrandan informon al bofilino, kaj uzas QQ por babili kun nepino en interreto. Laŭ ŝiaj vortoj ŝi ja celas firme sekvi la epokan fluon:

"Mi pensas ke ni vivas en moderna tempo. Se ni ne posedas modernan kapablon, ni, precipe maljunuloj, nin apartigas de la epoko."

Bao Qian dediĉas ankaŭ parton de sia tempo al publika bonstatiga afero. Ŝi estas unu el la plej grandaĝaj volontuloj de la loĝkvartalo. Krom senpage helpi al loĝantoj kaj laboruloj de la kvartalo lerni komputeron, ŝi funkciigas ankaŭ varman telefonon sub la nomo "Onklino Bao". Por laŭdi ŝian kontribuon, la magistrato de Hangzhou premiis ŝin per la titolo "Elstara Sciencpopulariga Volontulo", ankaŭ ŝia loĝkvartalo elektis ŝin "Fervorulo por Loĝkvartala Konstruado."

Bao Qian havas 3 filojn. Laŭ ili la patrino vivas enhavoplene kaj plezure. Tio ja estas granda konsolo por ili. Ŝia dua filo Meng Yang diris al nia raportisto:

"Mia panjo estas tre moda. Rilate al la vivo ŝi alte taksas la kvaliton kaj rigardas ĝin pli grava ol la vividaŭro. En tiel granda aĝo ŝi plenforte strebas kaj akiras sukceson, ni sentas grandan konsolon."