• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-21 16:46:09    
Ĉina reĝisorino Ma Liwen

cri

Karaj retlegantoj, en ĉina rondo de filma kaj televida teatraĵo, troviĝas malmultaj reĝisorinoj kaj ili estas atentataj. Ili, per virinaj obstineco kaj subtileco, kreas unikajn filmajn kaj televidajn teatraĵojn. En la hodiaŭa programereto Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni konigos al vi ĉinan reĝisorinon Ma Liwen.

Ma Liwen 34-jara aspektas pli matura ol ŝi fakte estas. Konturo de ŝia vizaĝo estas klara kaj preskaŭ ne troviĝas ajna ŝmiraĵo. Ŝi plenas de memfida kaj penetrema sinteno. Ŝia persisto en kamerao de filmo estas konata en la rondo de filma kaj televida teatraĵo. En la pasintaj 5 jaroj, ŝi kamerais 2 filmojn kun malgranda investo kaj kaj la du filmoj gajnis premion en alilanda filma foiro. Ma Liwen diris:

"Mi kamerais du filmojn kaj ili ne malprofitigas. Cetere ili gajnis publikan laŭdon. Por mi tio estas sukceso."

En 2001, Ma Liwen kamerais filmon , kiu estas adaptita el samtitola romano de ĉina fama verkistino Zhang Jie. La filmo rakontas tion, ke iu mezaĝa verkistino Ke revenis hejmen por viziti sian maljunan patrinon en ŝia aĝo de pli ol 80 jaroj kaj surprizate trovis, ke ŝia patrino maljuniĝis. Kuracisto informis, ke cerbo de ŝia patrino atrofiiĝis kaj ŝi devas sin ekzercadi. Tial Ke plenforte kuraĝigis sian patrinon hardadi sin kaj finfine en iu mateno ŝi trovis, ke ŝia patrino mortis en kuriga aparato. Tio estas ege korskua filmo. Emocio inter patrino kaj filino estas vera kaj kortuŝa kaj filmo plenas de ordinara kaj rimarkinda vivemocio. La filmo gajnis tri premiojn de elstara ĉinlingva rakonta filmo, plej eminenta reĝisoro kaj plej eminenta malĉefa rolulo en la 2002ajara 6-a Ĉina Changchun-a Filma Festivalo. Cetere la filmo respektive gajnis 15 premiojn en- kaj ekster Ĉinio.

Ma Liwen naskiĝis en Jiangxi, suda Ĉinio. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ma Liwen venis al Pekino kaj faris pluan studadon en Ĉina Centra Dramaturgia Instituto. Por serĉi loĝejon, ŝi rajdis sur biciklo kaj demandis familiojn unu post alia. Poste ŝi trovis dometon en iu pekina kortdomo kaj mastro estas sola maljunulino. Inter ili troviĝas multaj rakontoj. En la pasinta jaro, Ma Liwen informiĝis, ke la maljunulino forpasis, sekve venis al ŝi multaj rememoroj kaj pento. Ordigante sian veran sperton, ŝi kamerais la filmon .