• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 08:21:08    
Vojaĝo al kamparo fariĝis nova modo

cri
En Ĉinio, simile al la provinco Shanxi, ankaŭ multaj aliaj lokoj posedas riĉajn profitfontojn por la itinero Vojaĝo al la Kamparo. En la baseno de Yangzi-rivero, la urbo Yichang fariĝis turisma varmpunkta loko pro tio, ke apud ĝi oni konstruas la monde faman akvoutiligan inĝenieriaĵon de Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero. La itinero pri Vojaĝo al Tri Gorĝoj entenas novajn temojn pri kamparaj moroj kaj idiliaj pejzaĝoj, kaj nur en la pasinta jaro sola, ĝi altiris al si pli ol milionon da turistoj.

Samtempe, ankaŭ la naciminoritataj folkloroj kaj vilaĝaj pejzaĝoj fariĝis alia alloga enhavo de la itinero Vojaĝo al la Kamparo. De longa tempo, Tibeto, Guizhou, Yunnan kaj aliaj lokoj situantaj en la sudokcidenta landparto de Ĉinio ĉiam estas turismaj varmaj vizitindejoj pro riĉaj naciminoritataj folkloroj, mirindaj naturaj pejzaĝoj kaj karakterizaj frandaĵoj en la vasta kamparo. De la lastaj jaroj, ankaŭ la itinero pri stepo, Gobio kaj dezertaj pejzaĝoj en la ĉina norda landparto estas ŝatata de turistoj.

Parolante pri perspektivo de la itinero pri Vojaĝo al la Kamparo, s-ro Zhao Jinlong, direktoro de merkata fako sub la ĉina Kanghui-a Turisma Servo, diris:

"La itinero Vojaĝo al la Kamparo enhavas kulturan, historian kaj natur-pejzaĝan elementojn, kaj preskaŭ ĉiu vidindaĵo estas aprecinda ripetfoje. En la jaro 2006, la itinero Vojaĝo al la Kamparo temas pri antikvaj vilaĝoj kaj naciminoritataj folkloroj kaj moroj. Yunnan, Guizhou kaj aliaj sudokcidentaj regionoj restas vizitindaj lokoj, ankaŭ la novemerĝintaj turismaj vizitindejoj, kiaj Xinjiang, Interna Mongolio kaj Tibeto estos pli kaj pli allogaj por turistoj.

La itinero Vojaĝo al la Kamparo, krom doni diversajn freŝajn impresojn, havas alian gravan funkcion, nome tiun de feriado. Multaj urbaj loĝantoj, en la semajnfino, emas iri al la kamparo apud la granda urbo, por spiri la freŝan aeron, gustumi manĝaĵojn de kamparanoj kaj pluki melonojn aŭ fruktojn , anstataŭ apreci famajn vidindaĵojn. Tiu kutimo eĉ influas fremdlandanojn konstante laborantajn en Ĉinio. Iu turisma servo faris kalkulon, ke la nombro de tiaj urbanoj ĉiujare superas milionon.

Pri tio, s-ro Cai Limin, oficisto el la turisma departemento de la provinco Hebei, diris:

"Ni aranĝis la itineron pri agrikultura programo, kiu konsistas el aprecado de floroj en printempo, kultivado en somero kaj plukado de fruktoj en aŭtuno, kaj la itinero estas ege plaĉa al turistoj. Aparte menciinde, ke la itinero pri spertado de kamparana vivo konsistanta el loĝado en kamparana domo, gustumado de kamparaj manĝaĵoj kaj partoprenado en kamplaboro fariĝas nova modo."