• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 10:41:43    
Januare sumo de ekstera kapitalo reale uzita de Ĉinio kreskis pli ol 10% kompare kun tiu en sama periodo pasintjare

cri
Januare sumo de ekstera kapitalo reale uzita de Ĉinio kreskis pli ol 10% kompare kun tiu en sama periodo pasintjare

La 20-an de februaro, laŭ plej lasta statistiko de ĉina Ministerio pri Komerco, en januaro ĉijare, Ĉinio aprobis pli ol 3 000 entreprenojn investatajn de eksterdaj komercistoj, la sumo de ekstera kapitalo reale uzita de Ĉinio superis 4 miliardojn kaj 500 milionojn da usonaj dolaroj, kreskante pli ol 10% kompare kun tiu en la sama periodo pasintjare.

La totala sumo de konsumo surreta de ĉinaj retanoj atingis 13.5 miliardojn da juanoj en la lasta jaro

En la lasta jaro, rapide disvolviĝis la marketo de ĉina elektronika komerco. La proporcio de retanoj kiuj iam konsumis aŭ aĉetis surrete jam atingis 71.30 procentojn, unuafoje superis 70 procentojn, la mezkvanta nivelo de azi-pacifika regiono. La totala sumo de konsumo surreta de ĉinaj retanoj atingis 13,5 miliardojn da juanoj en la lasta jaro, pliiĝinte je 280 procentoj ol en 2004.

Tiu informo estas el la "Enketa raporto pri marketo de ĉina elektronika komerco en 2005" publikigita de esplora centro pri interreto de la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj pri interreta disvolvo en la 19-a de februaro. La raporto esprimis, ke la intensa konkurenco en la kampo de ĉina elektronika komerco kreis nombron da fortaj kompanioj, ili okupas plejparton en la marketo.

La raporto montris ankaŭ, ke operacia sekureco surreta neplu estis la plej grava elemento ĝeni ĉinajn retanojn, kaj iuj elektronikaj pagiloj iom post iom maturiĝis kaj estas ne konataj de la merketo

Ĉina Aviada Kompanio partoprenos en projektado kaj produktado de aviadilo de la kompanio Aerbuso

La 19-an de februaro, ĵurnalisto informiĝis, ke Ĉina Aviada Kompanio partoprenos en projektado kaj produktado de aviadilo A350 de la kompanio Aerbuso.

Laŭ konigo, Ĉina Aviada Kompanio jam subskribis kunlaboran interkonsenton kun la kompanio Aerbuso. Ĉinio respondecos pri 5% da strukturaj pecoj de la aviadilo A350 kaj pecoj projektotaj en Ĉinio estos produktataj de ĉinaj aviadaj produktaj entreprenoj. Pri kontingento de akcio kaj projekto estos oficiale publikigata en la unua duono de la kuranta jaro.

Poŝtelefono 3G surmerkatiĝos en Eŭropo kaj Ameriko

Laŭ informo el Huawei-a Teknika Limigita Korporacio de la ĉina urbo Shenzhen, poŝtelefono 3G produktata de la korporacio surmerkatiĝos en Eŭropo kaj Ameriko. Tio estas la unua fojo por poŝtelefono produktita de Ĉinio grandkvante iri sur ĉefan merkaton de Eŭropo.

3G signifas triageneracian diĝitan telekomunikadon. Ĝi servos al surreta legado, telefona kunveno, elektronika komerco kaj tiel plu.