• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 10:46:56    
En 2005 Ĉinio importos 80 pasaĝeraviadilojn el kompanio Aerbuso

cri
En 2005 Ĉinio importos 80 pasaĝeraviadilojn el kompanio Aerbuso

Altnivela vicĝenerala direktoro de la kompanio Aerbuso kaj ĝenerala direktoro de korporacio en Ĉinio Laurence Barron esprimis, ke en la kuranta jaro Aerbuso donos al Ĉinio 80 aviadilojn.

Lastatempe Laurence Barron diris intervjuate, ke tio signifas, ke inter 5 aviadiloj, donitaj de la kampanio Aerbuso al la tuta mondo, unu estas donita al Ĉinio.

Laurence Barron diris, ke la loko de la ĉina merkato en la tutmonda strategio de la kompanio Aerbuso estas pli kaj pli elstara, en la lasta jaro, la kompanio Aerbuso kreis la plej bonan atingon en la lastaj 20 jaroj post sia eniro en la ĉinan merkaton.

Ĉinio jam estas la granda lando de ŝtonaj prilaboro kaj eksporto

Laŭ informo, dank' al multjara rapida disvolvo, nun Ĉinio jam estas la grava granda lando de ŝtonaj prilaboro kaj eksporto en la mondo. En 2005, la eksporta sumo de ĉinaj ŝtonoj estis 2,14 miliardoj da usonaj dolaroj, nur sub Italio, kaj okupis la 2-an lokon de la mondo.

Sinjoro Xiong Yanliang, estro de la komerca disvolva buroo en la ĉina urbo Xiamen, konigis, ke nun la urbo Xiamen jam estas la plej granda ŝtona eksport-importa haveno de Ĉinio, la plej granda ŝtona prilabora kaj komerca centro, kaj la eksport-importa sumo okupis pli ol 60% de tiu de la tuta lando.

En 2005 ĉina eksport-importa sumo de landlima malgrandsuma komerco superis 13,1 miliardojn da usonaj dolaroj

En 2005, rapide disvolviĝis ĉina landlima malgrandsuma komerco, la tutjara eksport-importa sumo atingis 13,13 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 38,6% ol tiu en 2004. Interalie, la eksporta sumo estis 7,41 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 67,2% ol tiu en 2004.

La 20-an de februaro, raportisto ricevis la informon el la ĉina Ministerio pri Komerco, ke en decembro de 2005, la eksport-importa sumo de tutlanda landlima malgrandsuma komerco estis 1,34 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 16,5% ol tiu en 2004.

Okazos pinta forumo de ĉinaj kaj rusaj komercaj kaj industriaj rondoj

La 22-an de marto en Pekino, okazos pinta forumo de ĉinaj kaj rusaj komercaj kaj industriaj rondoj. Tiam, dulandaj registaraj oficistoj, specialistoj, erudiciuloj, komercistoj kaj industriistoj, sume pli ol 600 homoj ĉeestos al la forumo.

Laŭ konigo, en la unutaga forumo, krom ĉefa forumo, ankaŭ ekzistos temaj forumoj pri energio, telekomunikado kaj financo.

En 2005, la komerco inter Ĉinio kaj Rusio atingis 29,1 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 37,1% ol tiu en 2004. Nun Ĉinio estas la 4-a granda komerca partnero por Rusio kaj Rusio estas la 8-a granda komerca partnero por Ĉinio.

Rapidos reformado de kampara kunlabora financo

En la kuranta jaro, kamparaj kunlaboraj financaj establaĵoj rapidigos reformadajn kaj disvolvajn paŝojn kaj praktike kontentigos efektivan bezonon de 'kamparo, kamparanoj kaj agrikulturo'.

Nun, la ĉina Banka Kontrola kaj Administra Komitato jam difinis 7 reformadajn ĉefajn punktojn de kamparaj kunlaboraj financaj establaĵoj en la kuranta jaro.