• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 17:49:11    
Memore al Yue Jiaxuan

cri
Karaj amikoj, sinjoro Hou Zhiping, fakulo pri la historio de la ĉina Esperanto-movado gastis ĉe nia redakcio. Ni retrorigardis interalie la historion de la ĉina Esperanto-movado. Ni iam aparte parolis pri la ĉina veterana esperantisto sinjoro Yue Jiaxuan. Nun bonvole aŭskultu nian konversacion.
R. Saluton, kara amiko Hou Zhiping. Estas bonŝance, ke hodiaŭ mi povas denove konversacii kun vi pri la ĉina Esperanto-movado.
Kara amiko, pri kio ni parolu hodiaŭ?
H. Hodiaŭ ni parolu pri la ĉina forpasinta veterana s-ano Yue Jiaxuan, ĉu bone?
R, Tre bone! Pro kio vi volas konigi pri la veterano?
H. De la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, mi kolektas, ordigas kaj esploras materialojn pri la ĉina Esperanto-movado. El inter multaj veteranoj mi rimarkis tre simplan tamen tre multe kontribuintan al la ĉina Esperanto-movado esperantiston Yue Jiaxuan. Poste, de la veteranaj esperantistoj Venlo Fon, Tikos, Hongfan, Zensto kaj Ĵelezo, mi pli detale konis lin.
R. Mi scias, ke li naskiĝis en la jaro 1907 en Zhenhai de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Julie de 1929 li, kune kun siaj amikoj Tikos, Xue Chengzhi kaj aliaj fondis Hankou-an Esperantan Asocion en la urbo Hankou de la provinco Hubei, centra Ĉinio. La sidejo de la asocio ĝuste estis en la lernejo, kie li laboris. Dum tiu tempodaŭro li dediĉis preskaŭ sian tutan postlaboran tempon al funkciigo de "Verd-Stela Librejo", eldonado de la organo "Espero", funkciigo de vespera Esperanto-kurso. En januaro 1931, kune kun aliaj du esperantistoj, li ekiris de Hankou, planante piediri tra la tuta lando por propagandi Esperanton. Li iris suden ĝia Kantono kaj plue norden al Fujian, Zhejiang kaj Ŝanhajo. Pro la evento "septembro-18-a", tio estas, agresado fare de Japanio kontraŭ Ĉinio en la 18-a de septembro 1931, li ĉesis piediri kaj en Ŝanhajo li aliĝis al la vicaro de lokaj esperantistoj.
H. Vi diris prave. En Ŝanhajo, influate de Hujcz li pli kaj pli progresemis. Iniciate de Hujcz, Lou Shiyi, Ĵelezo kaj aliaj ili fondis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union, kune antaŭenpuŝis la kontraŭjapanan nacisavan movadon kaj la nova-kulturan movadon kaj fondis publikan Ŝanhajan Esperantistan Asocion kaj eldonis la organon "La Mondo". Ili prezentis la sloganon "Per Esperanto por la ĉina liberigo". Pro ilia alvokado, la Esperantaj organizoj kaj esperantistoj en diversaj lokoj tra la tuta lando aktive sin ĵetis en la nacisavan movadon kaj nova-kulturan movadon. De tiam sinjoro Yue Jiaxuan dediĉis sian tutan tempon kaj energion al la Esperanto-movado. Li prezidis la Ĉinan Korespondan Esperantan Lernejon, korektis ekzercojn de kursanoj, kaj ankaŭ prenis sur sin la ĉiutagan laboron de la asocio, la laboron de la Ĉina Esperanta Librejo kaj la distribuadon de la revuo "La Mondo".
R. Tiam en Ŝanhajo viglis la Esperanto-movado kaj ankaŭ la kontraŭjapana nacisava movado. Tamen pro malmulta enspezo de la asocio, sinjoro Yue Jiaxuan vivtenis siajn ses familianojn nur per malmulte da mono. Kvankam la vivo estis malfacila, tamen la laboro de la asocio estis enhavoriĉa kaj estis laŭdata de esperantistoj de la tuta lando.
H. Poste eksplodis la kontraŭjapana rezistmilito de la ĉina popolo. La laboro de la asocio stagnis. Invitite de amiko, sinjoro Yue Jiaxuan venis al la urbo Hankou en la jaro 1938 kaj tie aliĝis al la laboro pri internacia propagando en la Tria Departemento prezidata de sinjoro Guo Muoruo. Post la perdiĝo de la urbo Hankou, li, kune kun la Tria Departemento, translokiĝis al la urbo Chongqing. Tie kune kun Ĵelezo kaj aliaj li fondis la gazeton "Heroldo de Ĉinio", kiu faris internacian propagandon pri la ĉina popola kontraŭjapana rezistmilito, per Esperanto. Ili ankaŭ Esperantigis kaj eldonis multajn propagandajn broŝurojn pri la kontraŭjapana rezistmilito de la ĉina popolo. En la jaro 1945 la Kultura Komitato (t.e., la antaŭa Tria Departemento) estis malorganizita de la kuomintanga registaro. Li do senhezite iris al la liberigita regiono en norda Jiangsu kaj tie aliĝis al la popola revolucio.
R. Estas imageble, ke tiam la vivo estis malfacila, la laboro streĉa kaj la politika medio malbona. Pro tio, li malsaniĝis kaj la malsano subite serioziĝis en 1949 kaj la 5-an de marto 1950 li forpasis pro malsano, je sia aĝo de 43 jaroj. Tre tre malfeliĉe!
Sinjoro Hou, vi ja estas fakulo pri la historio de la ĉina Esperanto-movado. Vi certe komprenas, ke la vivo de sinjoro Yue Jiaxuan estas la vivo glora por la ĉina liberiĝo kaj la vivo de peniga batalado por la ĉina Esperanto-movado.
Ĉu oni ion faris memore al tiu ĉi memorinda samideano?
H. Jes. Oni eldonis "Verkoj de Yue Jiaxuan". La libro ja provizas nin per bona ŝanco koni la vivon de samideano Yue Jiaxuan kaj ankaŭ utilas al nia lernado de lia nobla virto, por kune antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon en la nova epoko.
R. Vi pravas. Hodiaŭ estas plezure por mi, ke mi bonŝance parolis kun vi pri nia veterana samideano Yue Jiaxuan. Ĉu ankoraŭ estos tia ŝanco en la estonteco?
H. Kompreneble!
R. Bone! Mi atendas nian sekvontan konversacion!