Kultura Esperanto-Festivalo okazis en Helsinko de la 16-a ĝis la 23-a de julio tuj antaŭ la Universala Kongreso en Vilno. Partoprenis ĝin proksimume cent personoj el dudeko da landoj.
La programo ĉifoje estis vere abunda kaj bunta. Estas malfacile ĉi tie prezenti aŭ eĉ mencii ĉion kio okazis, nek mi volas fari tion. La programon vi ja povas legi en la antaŭaj numeroj de Esperantolehti. Mi nur diras, ke ĉiutage estis programo de mateno ĝis malfruaj noktaj horoj kaj ofte pluraj programeroj okazis samtempe.
KEF certe estis unu el la pintaj aranĝoj en Esperantujo. Kvankam mi ne scias kio okazis en la ceteraj mi tamen povas diri ke ĝi estis eĉ pl bona okazo konatiĝi kun Esperantokulturo ol ekzemple la universala kongreso, kiun multaj konsideras kiel la ĉefan jaran aranĝon de Esperantujo.
Vere grave por Esperantokulturo estas, ke ankaŭ la artistoj havas eblecon renkontiĝi inter si. KEF estis kvazaŭ Esperanta Mukkula, kie la artistoj povis konatiĝi, ŝanĝi spertojn kaj lerni unu de alia. Tio certe estis fruktodona por nia kulturo. Jam dum KEF eksonis novaj melodioj kaj vekiĝis novaj ideoj ĉe la artistoj. La vorto per kiu mi karakterizus la ĉi-jaran KEF estas spontaneco.
Inter la pluraj eksterlandaj gastoj de KEF mi mencius verkistojn Sten Johansson el Svedio kaj Probal Daŝgupta el Barato. Malofte oni aŭdas sudamerikan muzikon en esperantoaranĝoj, nun Flavio Fonseca el Brazilo kaj Alejandro Cossavella el Argentino koncertis en KEF kun granda sukceso.
KEF montris, ke ankaŭ inter la finna esperantistaro estas pluraj talentuloj. Malofte ni havas eblecon aŭdi la poemojn kaj kantojn de Anja Karkianinen, kiu gajnis plurajn premiojn en la belartaj konkursoj de UEA. En KEF ŝi mem deklamis siajn verkojn, aliajn prezentis profesiaj kantistoj kun la akompano de Vesa Polkki. Liisa Viinanen preparis por KEF tute novan operaĵon, kiun ŝi mem prezentis. La publiko estis ravita. Pri la kantotradukoj ankaŭ ĉi tie respondecis Anja Karkiainen. Malmultaj finnoj scias, ke Timo Vaananen, unu el niaj plej konataj kanteleludistoj, estas ankaŭ esperantisto. Liaj prezentaĵoj montris, kiom multflanka estas tiu malnova instrumento. Dolchamar ludis en sia unua konsisto ĝojigante la vesperojn kaj ricevis varmajn aplaŭdojn de la publiko.
KEF videblis ne nur en Kalliola kaj la stratoj de Helsinko sed ankaŭ en multaj finnaj amaskomunikiloj. Tutlandaj televid- kaj radioprogramoj prezentis ĝin kaj Esperanton al la tuta lando. Eĉ pli da spaco al ĝi donis lokaj komunikiloj.
La opinioj de la partoprenintoj kaj reeĥoj en la finnaj amaskomunikiloj estis tre pozitivaj. …
Kiajn konkludojn tiri el ĉio ĉi? Certe profitis la artistoj mem pro la multaj kontaktoj inter si. Eble tio estis eĉ pli grava ol amasa publiko. Profitis ankaŭ Esperanto en Finnlando, ĉar estas malfacile imagi, kiamaniere oni povus havi pli da pozitiva atento al ĝi en niaj amaskomunikiloj. Eĉ finance ĝi ne estis malsukcesa, tamen ne sen grava kontribuo de Fondumo Esperanto.
|