• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-23 08:32:12    
Verkistiĝo de Mezlerneja Instruisto

CRI
Nuntempe multaj ĉinoj scias, kiu estas Liu Xinwu (1942-- , Chengdu, ĉefurbo de la sudokcidenta provinco Sichuan). La fameco venis el tio, ke li verkis multe da noveloj kaj prozaĵoj, eĉ nun. Tamen malmultaj homoj scias, ke li longatempe servis kiel mezlerneja instruisto, ekde la jaro 1961, kiam li diplomiĝis el normala kolegio. En 1985 li gajnis premion el la 2-a Maodun-Literatura Premio, per la 1-a romano "Zhonggulou".

La romano temas pri vivrakonto, okazinta en 12 horoj de la 5-a ĝis la 17-a, la 12-an de decembro, 1982. Ĉu ne amuze, ke 12-hora okazaĵo povas sterniĝi tra romano? Eĉ pli, se ni ciferigus la daton: 12 (horojn) en 12—12—1(98)2! La antikvaj konstruoj, ĉine Zhonggulou, staras sur la norda ekstremo de la akso en la centra kvartalo de Pekino. Ĝi tronas sur altaj terasoj – la tambura antaǔe, kun ruĝaj muroj kaj flavaj tegoloj; la sonorila malantaǔe, kun grizaj muroj kaj verdaj tegoloj. Iutage, la familio de Onjo Xue, loĝanta en kortodomo apud Zhonggulou, pretis okazigi nupton, nu do, ŝia plej juna filo Xue Jiyue estis edziĝonta al foteja komizino Pan Xiuha. Restoracieta kuiristo Lu Xichun venis invitite por fari kuiradon, rigardante tion kiel bonan ŝancon por elvolvi sian kulinaran arton. Venis ankaǔ aliaj helpantoj por la nupto.

La geedziĝo de Xue Jiyue kaj Pan Xiuya konsistis el 4 programeroj – la 1-a, bonvenigi novedzinon per limuzinoj; la 2-a, okazigi nupton en la hejmo de la novedzo; la 3-a, samtage aǔ sekvatage, venigi la novedzon al la hejmo de la bogepatroj; la lasta, post unu semajno okazigi grandiozan bankedon, al kiu ĉeestu ne nur la nova paro kaj la 2 familioj, sed ankaǔ sange la plej proksimaj parencoj.

Al la nupta festeno venis eksterordinara gasto – Lu Baosang, ĉifona kaj neniom razita, kaj eĉ heredinta iujn kutimaĉojn de la avo kiu siatempe estis almozulo; lia patro estis tre sperta en perforta almozpetado. En la festeno Xue Jiyue subite vomis, kio rompis la nuptan etoson. Sekve lia patrino sentis fortan humiligon el riproĉa rigardo de Sepa Onklino kaj reagoj de aliaj parencoj. Eksplodis tumulto, de kiu profitis huligano kiu englitis kaj forŝtelis svisan radaran brakhorloĝon donacitan de Onjo Xue al la antaǔ nelonge veninta 2-a bofilino kaj monon pakitan en ruĝa tolo kaj rekompence donotan al la kuiristo. Ve, eĉ pli bolis la domo, ploris la novedzino kaj jelpis la 1-a bofilino! Fine revenis la pli aĝa frato de Xue Jiyue, kiu prompte petis pardonon de ties novedzino.

Samtempe, veterana redaktoro Han Yitan tremadis pro indigno kontraǔ iu "novico en Parnaso".

La tempo silente forfluis. Kiel la loĝantoj ĉirkaǔ Zhonggulou daǔrigu la ĉiutagan vivon? Destineco evidentiĝis el multego da nedifineblaj faktoroj. Escepte de neantaǔvidebla plago, Zhonggulou de Pekino, kun la antikvaj sonorilego kaj tamburego en si, eterne ekzistos kiel atestanto de socia historio kaj individua sorto.

Kara retleganto, la romano "Zhonggulou" estas multatavola kaj polifonia, tiel ke malsamaj legantoj povas siaflanke ĉerpi ion el ĝi por si.