En Ĉinio pli ol 750 milionoj da loĝantoj vivas en la kamparo. Ili okupas proksimume 60% de la tuta loĝantaro. Pro diversaj kialoj la kuraca kaj higiena kondiĉoj en la kamparo estas malbonaj ol en la urboj. La ĉina registaro ĉiam zorgas kiel la kamparanoj protektas sian sanon kaj kiel ili solvas la kuracajn malfacilojn. Antaŭ nelonge la registaro proponis starigi en la venontaj 5 jaroj relative perfektan kuracan kaj higienan servan sistemon en la kamparo.
La kuraca kaj higiena kondiĉoj en la ĉina kamparo estas multe postiĝintaj ol tiuj en la urboj. Laŭstatistike en la urboj koncentriĝas 80% el la kuraca kaj higiena fontoj de Ĉinio, precipe absolute multaj grandaj hospitaloj. En la kamparo la publika higiena sistemo estas neperfekta, la hospitalaj ekipaĵoj estas malnovaj kaj postiĝintaj, mankas kvalifikitaj higienaj laborantoj. Ĉio ĉi tio ne respondas al la bezono de kamparanaj pacientoj. Samtempe kun tio, la ĉinaj kamparanoj ne havas kuracan asekuron kaj devas mem pagi la kuracadon. Tamen ili enspezas malmulte kaj ne povas pagi la kurackoston. Eĉ por la riĉaj kamparanaj familioj kun pokapa jara enspezo de 4 000 juanoj de renminbi, ĉiu ano povas disponi monate nur iom pli ol 300 juanojn por ĉiutaga vivo. Atakite de serioza malsano, ili ne povas elteni la grandsuman kurackoston de kelkmil ĝis dekmil juanoj. Tial en multaj lokoj de la kamparo ekzistas la fenomeno, ke kamparanoj ignoras malgrandan malsanon, kaj kiam la malgranda malsano fariĝas la granda, ili ne havas monon por kuraci. Sinjoro Zhang, vilaĝano de la gubernio Jianli, provinco Hubei, centra Ĉinio, kaj liaj familianoj tiel diris:
"Eĉ 100 aŭ 200 juanoj estas granda sumo por ni kamparanoj."
"Kiam ni malsaniĝas, nur se ni povas partopreni en la kultivaj laboroj kaj manĝi por nin vivteni, ni ne vizitas kuraciston."
Por solvi la problemon de malfacila kuracado kaj grandsuma kurackosto de kamparanoj, la ĉina registaro komencis starigi novtipan kamparan kooperan kuracsistemon en la jaro 2003, nome starigi kuracan fonduson el la kontribuoj de la centra registaro, lokaj registaroj kaj kamparanoj, por laŭproporcie redoni la kuracan pagon de la kamparanoj aliĝintaj al la sistemo. Nun la sistemo estas praktikata en pli ol 30% de la ĉina kamparo.
Sinjoro Ma Shichun estas ordinara kamparano de la gubernio Changyang, provinco Hubei. Li suferis de serioza kormalsano. Antaŭe ŝarĝite de la kotizo de lernanta infano kaj vivo de la familio, li ne akceptis koran operacion kaj malsaniĝis pli kaj pli serioze. En 2003 lia filo finis la lernadon, cetere la novtipa kampara koopera kuracsistemo ekkovris lian hejmlandon, do li decidis akcepti operacion.
Por la operacio kaj rilata kuracado li pagis entute 60 000 juanojn de renminbi, kaj la fonduso repagis al li 10 000 juanojn laŭ la plej alta normo. Ma Shichun diris:
"Pro la operacio mi prunteprenis de banko 10 000 juanojn, kaj poste saldis la krediton per la repagita mono. Tio solvis mian grandan malfacilon." (daŭriganta)
|