• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-23 18:01:45    
Vivo de ĉinoj senĉese pliboniĝas (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la pasintaj kvin jaroj, vivo de ĉinaj civitanoj sin turnis de senpeneco al ĝenerala bonhaveco kaj okazis giganta ŝanĝiĝo en kampoj de manĝado, vestado, loĝado, veturado kaj eĉ spirita vivo. Retrospektante, multaj ĉinaj civitanoj esprimis kontenton pri altiĝo de vivnivelo. Nun ni konigos al vi detalojn en dek flankoj.

La unua flanko estas pri enspezo. Kvankam oni ne tute kontentas pri sia enspezo, tamen en la pasintaj kvin jaroj, altiĝo de enspezo estis evidenta. Ĉinaj ordinaraj familioj kolektas pli kaj pli abundan posedaĵon kaj koncepto pri administro al mono profundiĝas en la koron de la popolo. Aĉeto de ŝtataj ŝuldoj, loterio, akcio kaj asekuco, kanalo por investado estas pli kaj pli vasta.

En la jaro 1997, disponebla enspezo de ĉinaj urbaj kaj urbetaj loĝantoj estas 5 160 juanoj kaj tiu por kamparaj loĝantoj estas 2 090. En la jaro 2003, la cifero altiĝis respektive al 8 500 kaj 2 600 juanoj. La totala detala sumo de sociaj konsumaĵoj altiĝas de 2 cent miliardoj ĝis 4 cent miliardoj.

La dua flanko estas pri loĝado. De fama poezio "Se dekmilĉambra palacego ie estus nur, Sub kies ŝirm' la malriĉuloj de l' tutmondo, vivas korkontente" al televida teatraĵo Feliĉa Vivo de Sinjoro Zhang", kiu estis populara en la lastaj jaroj, posedo de vasta kaj luma apartamento estas sonĝo de multaj ĉinoj. En la lastaj jaroj, sekve de praktiko de reformado pri sistemo de loĝado kaj multiĝo de asigno al konstruado de domoj, loĝado-kondiĉo por ĉinoj grande pliboniĝis.

Pri tio, junulino Wu Jianhua havas profundan senton. Ŝi diris:

"Ni aĉetis apartamenton pro edziĝo. Fakte antaŭ nia ekziĝo, ni konsideras la aferon. Dank' al kelkjara laborado, ni havas ŝparmonon. Nun ni jam loĝas en la apartamenton, kvankam ni devas redoni krediton al banko en ĉiu monato, tamen feliĉa vivo per nia propra klopodado estas ĝojiga."

La tria flanko estas pri aĉeto de privata aŭto. Antaŭ kvin jaroj, se oni aĉetas aŭton, li tuj estas enviata de liaj najbaroj; post kvin jaroj, tio kaŭzas imiton. "Aŭto en familio", pri kiu oni disputas antaŭ kelkaj jaroj, jam fariĝis fakto.

En la jaro 1997 produktiĝis 400 miloj da aŭtoj kaj en 2002 produktiĝis milionoj kaj 90 miloj da aŭtoj, vendiĝis proksimume milionoj kaj 120 miloj da aŭtoj, grandmezure pli multe ol en la antaŭj jaroj. Laŭ informo el la Ĉina Aŭto-Industria Asocio, la produktado kaj vendado en la pasinta jaro karakteriziĝis en kvar flankoj: rapidaj produktado kaj vendado de persona aŭto, precipe de limuzino stimulis ĝeneralan kreskadon de produktado kaj vendado de aŭto; pli kaj pli multaj novtipaj aŭtoj stimulis vendadon sur la merkato; plue malleviĝis la prezo de aŭto; kaj unuafoje malpliiĝis la kvanto de importita aŭto.

En la pasinta jaro, fraŭlino Xiang Ying aĉetis sian propran aŭton. Ŝi diris:

"Nun estas oportune por mi veturi de hejmo al oficejo. Dank' al mia aŭto, almenaŭ unu horo estas ŝparata. Cetere en semajfino mi povas kune kun miaj familianoj vojaĝi al antaŭurbo de Pekino."