• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-23 18:29:05    
Estas longa vojo de Argentino por fummalpermeso (foto)

cri

Antaŭ nelonge okazis en Ĝenevo la unua konferenco de subskribintoj de "Frama Konvencio pri Tabakoregado" de la Monda Higiena Organizo. Tio estas rezulto de kuna klopodo de multaj landoj por senigi damaĝon de fumado. Tamen ĉu evoluintaj landoj ĉu evoluantaj, renkontiĝis kun nemalmultaj malfaciloj en procezo de fummalpermeso, ne estas glata la vojo por malpermesi fumadon. En la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu raporton de nia radio el Argentino.

Argentino estas la deka plej granda lando de tabaka produktado en la mondo, tabakaj produktado kaj vendado alportas al la lando cent-miliardojn da usonaj dolaroj ĉiujare. Tamen tio ne haltigis klopodon de la registaro por malpermesi fumadon. Argentino aliĝis al la "Frama Konvencio pri Tabakoregado", en aŭgusto de la pasinta jaro, prezidento subskribis "Tutlandan Fummalpermesan Ordonon". Tiu ordono malpermesas fumadon en publikaj lokoj kaj prohibas ĉiumanierajn reklamojn kaj propagandon pri cigaredo. Firma decido de la argentina registaro por malpermesi fumadon akiris subtenon de multaj popolanoj, inkluzive de nemalmultaj fumantoj. 30-jaraĝa fumanto Santiago diris al raportisto:

"Mi estas fumanto, tamen mi tute subtenas tiun ordonon. Mi fumas, tamen mi ne volas, ke aliaj homoj pasive enspiru fumon pro mi. Mi ne opinias, ke tiu ordono atencis mian rajton kiel fumanto. Mi pensas, ke multaj argentinanoj havas saman konscion."

Kongreso de Buenos-Ajreso aprobis rezolucion, difinante malpermesi fumadon en hospitaloj, lernejoj kaj oficejoj ekde la 1-a de januaro ĉijare kaj malpermesi fumadon en ĉiuj publikaj lokoj en la 1-a de novembro. Laŭ enketo al pli ol 30 miloj da urbanoj, ĉu fumantoj, ĉu nefumantoj, 80% el ili esprimis bonvenigon al la "fummalpermesa ordono". Kvankam efikiĝis prova praktikado de la "Tutlanda Fummalpermesa Ordono" en iuj regionoj de Argentino, tamen la nacia asembleo ankoraŭ ne faris reagon pri praktikado de tiu ordono. Ĉefa obstaklo de aprobo de la ordono venas el membroj de la Nacia Asembleo el iuj provincoj, kie multe produktiĝas tabako. Respondeculo de argentina neoficiala organizo "Tabaka Reg-Reto" s-ino Marta Cecilia Angueira diris:

"Kvankam prezidento subskribis la ordonon, tamen kaŭze de opono de asembleanoj el tabakaj provincoj, vizaĝe al altaj profito kaj imposto alportataj de tabaka industrio, la registaro prenis ambiguan sintenon. Post kiam la ordono estis prezentita al membroj de la Nacia Asembleo el tabakaj provincoj, ili certe ne respondos kaj deziras, ke la ordono estu flankenmetita. Estas tre ironie, ke ununura agrikultura plantaĵo de nia lando, kiu ĝuas agrikulturan subvencion ne estas maizo, sed tabako. Tio tute malobservas kontraŭ la 'Frama Konvencio pri Tabakoregado'. La registaro ne scias, ke ĉiujare 15% de higiena kosto de la registaro estas uzata por kuraci diversajn malsanojn kaŭzitajn de fumado, la totala sumo de tiu kosto estas duobla ol imposto de tabaka industrio."

Marta Cecilia Angueira diris, ke tabako estas agrikultura plantaĵo ĝuanta agrikulturan subvencion en Argentino, tabakaj kamparanoj la unuaj ne facile forlasos. Vizaĝe al granda profito de tabaka industrio, entreprenoj kaj lokaj registaroj ne volonte estos regataj. Precipe iuj grandaj provincoj de norda Argentino, kie tabakaj plantado kaj produktado estas ekonomia subtenilo, absolute ne akceptos malpermeson de komerca propagando de tabakaj produktoj. Membroj de la Nacia Asembleo el tiuj provincoj certe prokrastos eĉ malhelpos aprobon de la "fummalpermesa ordono" pro interesoj.

La "Tutlanda Fummalpermesa Ordono" de Argentino difinas, ke se iu fumas en restoracio aŭ trinkejo, la mastro de tiu restoracio aŭ trinkejo estos punita je mono 250-obla ĝis 1 000-obla ol la detalada prezo de la plej multkosta cigaredo en la merkato. Tio signifas, ke ne volante esti punita, komercistoj devas persvadi aŭ devigi klientojn ne fumi. Tial multaj komercistoj oponas kontraŭ la "Tutlanda Fummalpermesa Ordono" timante ekonomian perdon. Parolante pri tio, Marta Cecilia Angueira diris:

"Ni faris ekzameneton por ili, inter konsumantoj, nur 5% denove konsideros pri konsumado pro malpermeso de fumado, se oni ne malpermesos fumadon en tiuj publikaj lokoj, laborantoj de tiuj lokoj laboras en malsana medio ĉiutage kaj certe postulos pli multe de libertempo kaj ekonomia kompenso."

Nemalmultaj intervjuitaj argentinanoj esprimis, ke la "Tutlanda Fummalpermesa Ordono" subjektive konformas al volo de plejparto da civitanoj, tamen objektiv-dire, alta imposta enspezo kaj profito de tabaka industrio kaj granda nombro de argentinaj fumantoj ĝenis aprobon kaj praktikadon de la leĝprojekto pri fummalpermeso. Estas neforgeseblaj la vortoj de Marta Cecilia Angueira: "Ni esperas ne tion, ke la homoj opinios, ke malpermeso de fumado estas devigata de la leĝo, sed tion, ke ili konscios, ke rekta fumado kaj pasiva fumenspiro damaĝas la sanon kaj mem forlasos fumadon."