• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-24 08:24:47    
Cheng Naishan: Ĉiam Tenu Ŝian Manon!

CRI
De la naskiĝo ĝis elkresko mi estis fama vosteto de la patrino. Mi ĉiam sekvis ŝin en barbirejon, al tajloro, al parenco aǔ ŝia iama kunlernanto, eĉ al institucio por sindikata aktivado aǔ feria deĵorado.

Nun la 85-jara patrino estas mia maljuna vosto. Ĉien mi ŝin kunkondukas. Kaj estas jam tia kutimo, ke oni rezervas por mi 2 sidlokojn.

Antaǔ 6 jaroj mia patro forpasis kaj mia patrino montriĝis sufiĉe brava, tiel ke ni pensis, ke ŝi sukcesos konkeri ĉion.

Sed baldaǔ mi kaj mia edzo rimarkis, ke la patrino suferas senilan demencon!

Post plurjara flegado al la patrino, mi havas certagradan konon pri tia malsano. Ĝi estas fakte mensa kancero. En iu fojo mi aǔdis priskribadon de la senila demenco: Se la memoro estas granda tabulo plena de ideogramoj, la senila demenco forviŝas pli kaj pli multe da ideogramoj, tiel ke la loketoj, okupitaj de la ideogramoj, fariĝas nigraj truetoj, kiuj iom post iom grandiĝas ĝis fine la nigro sterniĝas tra la tuta tabulo kiu do ŝajnas senfunda abismo... Ho ve, tiom terure! Tiaj malsanuloj laǔgrade perdas sian memoron, tamen ili havas ankoraǔ bezonon ne nur fizikan, sed ankaǔ spiritan, ekzemple ilia digno restas, ili ankoraǔ deziras bonan kvaliton de la vivo, volas kontakti aliajn homojn kaj inklinas interflui kaj dialogi kun la socio. Tial estas erare, eĉ tre kruele, ke oni, rigardante homon kiu suferas senilan demencon, kiel travideblan idioton, ignoras lian (ŝian) dignon aǔ senton.

Mia patrino fojfoje forgesas mian nomon, sed en ekstera aktivado ŝi mobilizas 12 dekonojn da vigleco por kaŝi sian malsanon, kio atestas, ke ŝia digno ne forglitis. Iutage telefonado okazis inter mi kaj fremdalanda amiko, dum mia patrino stultece sidadis flanke. Apenaǔ mi remetis la aǔdilon, ŝi montris miajn gramatikajn pekojn, unu post alia, kun prononco norma kaj klara, sen demenca ombro.

Malgraǔ ĉio, senila demenco estas nereturnebla malsano. La nigraj truoj vastiĝos, sed mi, ne havante la kapablon de Nuwa*, povas nur ŝtopi laǔeble la malhelajn truojn per iuj belaj vortoj, spite al tio, ke la truoj forglutos ilin. Aliflanke mi konvinkiĝas, ke la amo ne estas forgesebla.

De la lastaj jaroj, bonstatigejo instigas, ke urbanoj venu brakumi orf(in)ojn. Fakte ankaǔ maljunaj homoj havas tian bezonon. Jen viva ekzemplo: Mia patrino tre ĝojas, kiam mi ŝin brakumas kaj ŝmace kisas. Foje amiko diris, ke amomontra ago devas esti pli drasta kaj forta, tiel ke maljuna homo, jam tre apatia kaj inerta, povu senti sin esti amata.

Flegado al la demenca patrino estas tre peniga, eĉ iagrade turmenta, tamen ankaǔ dolĉiga, eĉ tre feliĉiga. Ĉiam tenu ŝian manon! Kondukante ŝin je la mano, mi sentas varmecon en la koro kaj povas fari senfinan belan rememoradon.

*Nuwa: Mita figuro kiu fandis kvinkolorajn rokojn por ŝtopi enfalintan ĉielvolbon.