• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-24 15:52:15    
Iom pri kultura vivo de ĉinoj

cri

Antaŭ kelkaj jaroj, multaj ĉinoj ne havis amuzan aktivadon post oficiala laboro; en la lastaj jaroj, okazis giganta ŝanĝo de vivmaniero de ĉinoj. Post atingo de ĝenerala bonhaveco, oni alte atentas spiritan konsumadon escepte de strebo al materia bezonado kun pli alta nivelo. Viziti librovendejon, babili en tetrinkejo, spekti konkurson aŭ apreci koncerton kaj tiel plu.

Alvenos la ĉina tradicia festo Printempa Festo, tial Fraŭlo Huang Kunyu kune kun siaj amikoj spektis dramon, kiu estas populara en Pekino. Li diris:

"Antaŭe mi hejmeniris post plenumo de ĉiutaga laboro kaj nun vivo estas enhavoriĉa, ekzemple spekto de dramoj aŭ sceneja teatraĵo. Estas ĝojinda por mi ĝui la aktivadon."

Antaŭ alveno de la Printempa Festo, sinjoro Qiu Zhaohui aprecis koncerton luditan de Pekina Orkestro. Li diris, ke tia vivo plaĉas al li. Li diris:

"Se mi estas libera, mi partoprenas en tia aktivado. muzikaĵoj estas popularaj kaj plaĉas al multaj homoj. Tio riĉigas mian vivon kaj altigas mian edukitecon pri muziko."

La kvar flanko estas pri ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo.

Dank' al aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio venigis epokon de ĉiuflanka malfermo. Ĉinoj per malferma sinteno, iru al la mondo kaj ilia vidpunkto estas pli vasta. Turismo al aliaj landoj, vizito al parencoj kaj peto de instruado en aliaj landoj estas pli kaj pli oportunaj. Cetere pli kaj pli multaj homoj veturas alilande por fari investon. Vivspaco por ĉinoj pligrandiĝas.

Laŭ Xinhua Novaĵ-Agentejo, de la 1-a de marto de la kuranta jaro, Mongolio, Tongo, Grenado, Bahamio kaj Sankta-Lucio estos cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj. Tiam la nombro de cellokoj por ĉina civitana turismo atingos 81. Laŭ konigo, ĉina Ŝtata Turisma Administracio jam subskribis turisman interkomprenan memorandon kun menciitaj landoj.

Cetere, unun semajnon antaŭ la ĉina tradicia festo---Printempa Festo, turismaj grupoj al Afriko de pekinaj grandaj turismaj servoj jam estis plenaj.

Laŭ plej freŝa cifero publikigita de ĉina koncerna departemento, en la pasinta jaro, nombro de ĉinaj civitanoj pro privata kialo, al Afriko estas 110 miloj.

Nun 16 afrikaj landoj fariĝis cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj. Lastatempe la ĉina registaro publikigis dokumenton pri politikojn por Afriko kaj klare esprimis, ke Ĉinio laŭ postulo de afrikaj landoj kaj efektiva plenumebleco, enlistigos pli multajn afrikajn landojn en liston de cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj.

Karaj retlegantoj, krom tiuj flankoj, en kampoj de telekomunikado, manĝado, trafiko, edukado kaj aliaj, okazis giganta ŝanĝo por ĉinoj.