• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-24 17:21:03    
Rusio pasigis Kontraŭterorisman Leĝon

cri

La 22-an de februaro, la Ŝtata Duma de Rusio, per la dua ekzameno, pasigis la Kontraŭterorisman Leĝon. Tiu ĉi leĝa projekto faras definitivajn difinojn pri terorismo kaj kontraŭterorisma agado kaj liveras leĝan subtenon al Rusio en ĝia estonteca kontraŭterorisma agado. La Kontraŭterorisma Leĝo estas alia grava rimedo de la kontraŭterorisma strategio de Rusio.

La Kontraŭterorisma Leĝo estis prezentita al la rusa Ŝtata Duma por ekzamenado en somero de 2004. En la balotado okazinta en la 22-a de februaro, tiu ĉi leĝa projekto ricevis 408 aprobajn balotilojn, 1 kontraŭan kaj 5 detenajn kaj estis pasigita kun "majoritata supereco". Laŭ konigo, tiu ĉi leĝa projekto estos prezentata al la rusa Federacia Konsilio por ekzameno en la komenco de la venonta monato, kaj post tio, la leĝo estos ekpraktikata en difinita tempo.

Laŭ tiu ĉi leĝa projekto, la armita forto de Rusio havas la rajton detrui aviadilon aŭ ŝipon forkaptitan de teroristoj kaj "formantan realan minacon al loĝkvartaloj aŭ homamasaj distriktoj". Krome, la kontraŭterorismaj agantoj havas la rajton subaŭskulti telefonadon kaj fari superrigardon al reta komunikado. La leĝo speciale difinas, ke dum intertraktado kun teroristoj, oni ne devas konsideri iun ajn de ili elmetitan politikan postulon.

Krome, la Kontraŭterorisma Leĝo rajtigas la armitan forton de Rusio disvolvi kontraŭterorisman agadon ekster la propra teritorio. Tiu ĉi leĝa projekto difinas, ke la armita forto de Rusio havas la rajton disvolvi kontraŭterorisman agadon ekster la propra teritorio, surbaze de la leĝoj de la Rusa Federacio kaj la internaciaj konvencioj subskribitaj de la Rusa Federacio, kaj prenas armitan agadon kontraŭ eksterlandaj teroristoj aŭ ties bazlokoj. La Kontraŭterorisma Leĝo donas pli da potenco al la rusa prezidento en la kontraŭterorisma agado. La leĝa projekto difinas, ke la rusa prezidento havas la rajton ellabori la fundamentajn principojn de kontraŭterorismaj politikoj de la ŝtato kaj, se necese, povas rajtigi al diversgradaj registaroj de Rusio fondi specialan kontraŭterorisman institucion por kunaranĝi agadon.

En 2004 okazis la ostaĝa evento en Beslan. Rusa prezidento Putin tuj elmetis, ke oni devas starigi la kontraŭkrizan komandan sistemon konforman al la moderna kontraŭterorisma batalo kaj ellabori korelativajn rimedojn kontraŭ diversaj minacoj. Por tio en la lastaj jaroj la rusa registaro prenis serion da novaj kontraŭterorismaj rimedoj kaj akiris periodecan frukton.

Tamen iuj homoj opinias, ke kelkaj klaŭzoj en la Kontraŭterorisma Leĝo donas tro grandan rajton al la armita forto de kontraŭterorismaj agantoj de Rusio kaj kelkaj difinoj atencas la homajn rajtojn de la civitanoj.