• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-27 11:45:43    
(foto) Ĉinaj komputilaj uzantoj preferas U-diskon

cri

                                          Ĉiuj, kiuj ofte uzas komputilon, scias, kiam oni deziras konservi dokumentojn en komputilon, oni devas fari informan storadon. Nuntempe ĉinoj storas informon ne nur en malmolan diskon, sed ankaŭ en porteblan U-diskon. En hodiaŭa programero mi babilos kun vi pri U-disko, preferata de ĉinaj komputilaj uzantoj.

U-disko, alinomate flagra disko, estas portebla storaparato, konekta kun USB (Universala Seria Buso) de komputilo. Ĝi estas inventita de la ĉina kompanio Netac Technology en la urbo Shenzhen. Oni rigardas tiun ĉi aparaton kiel unikan inventon de ĉinoj en la kampo de komputila storo en la lastaj 20 jaroj. Ĉinoj ĝenerale nomas tiun ĉi aparaton U-disko pro tio, ke la aparato estas konektita kun USB kaj, ankaŭ pro tio, ke la kompanio Netac Technology registris la markon Only Disc, ĉinlingve Youpan (eminenta disko), en la ĉina lingvo la vorto "eminenta" havas la saman prononcon kun la litero U.

La disko kun eta dimensio havas grandan storkapaciton kaj stabilan funkcion. Lastatempe la kompanio Netac Technology lanĉis U-diskon kun storkapacito de 4 gigabitokoj. Sinjoro Xiang Feng, ĝenerala inspektoro pri tekniko de la kompanio, diris: "U-disko, malgranda ol mia eta fingro, havas storkapaciton de 4 gigabitokoj, saman al tiu de 3 000 molaj diskoj."

Antaŭ la apero de U-disko, oni faris porteblan storadon per molaj diskoj. Kutime mola disko havas storkapaciton de 1,44 megabitokoj, ĝi povas konservi 4 diĝitajn fotojn.

Sinjoro Liu Yu, kiu laboras en iu komputila kompanio de Pekino, ankoraŭ bone memoras la ĝenon kaŭzitan de molaj diskoj en la laboro. Li diris: "Mola disko povas stori tre malmulte da informoj, kiam oni deziras stori novan informon, oni devas unue forigi la malnovan, tio estas tre ĝena, ĉar la storitaj informoj ofte estas tre gravaj."

Por solvi tiun ĉi problemon, komputilaj uzantoj posedas plurajn molajn diskojn. Tamen la uzado de pluraj diskoj multe ĝenas la konservon kaj serĉon. Krome ankaŭ la kvalito de molaj diskoj ne estas kontentiga. Eventuala neglektado en la konservo probable detruas la diskojn kaj perdis la storitan datenon.

Sinjoro Fan Ming, instruisto de la Komunika Universitato de Pekino, uzas U-diskon jam en pli ol 3 jaroj. Li diris: "U-disko estas mia helpanto necesa en mia kutima vivo. Laŭ mi, la disko estas tre avantaĝa, ĝi havas grandan storkapaciton kaj tre bonajn sekurecon kaj stabilecon."

Sinjoro Fan rakontis al raportisto, ke foje lia U-disko falis en akvon pro lia neglekto, tio maltrankviligis lin; li multe timis, ke liaj dokumento kaj disertaĵo, konservataj en la disko, tute perdiĝus; sekiginte la diskon li zorgeme konektis ĝin kun komputilo, tuj li trovis, ke la disko bone funkcias.

Ĝuste pro tiuj ĉi avantaĝoj, en Ĉinio U-disko jam plejparte anstataŭis molan diskon. Nuntempe en la mondo multaj komputilaj produktantoj jam ne provizas siajn komputilojn, precipe porteblajn komputilojn per zorgilo de mola disko plu. Laŭ konigo, tiu ĉi rimedo povas ŝpari la koston de preskaŭ cent juanoj por ĉiu komputilo kaj samtempe pli multe malpezigi komputilojn.

La ĉina kompanio Netac Technology en Shenzhen unuafoje prezentis U-diskojn al la merkato en 2000. Du jarojn poste oni komencis uzi la diskojn, tamen tre malmultaj aĉetis ilin pro alta kosto. Poste la prezo multe malaltiĝis kaj multaj homoj aĉetis ilin pro tio, ke multaj ĉinaj kaj eksterlandaj kompanioj proponis similajn produktaĵojn al komputilaj uzantoj.

Kun la tempa paso pligrandiĝas la storkapacito de U-diskoj. Antaŭ kelkaj jaroj en la merkato vendiĝis ĝenerale la diskoj kun la storkapacito de 32 aŭ 64 megabitokoj, sed nun plejparte tiuj de 128 aŭ 256 megabitokoj, iuj eĉ kun la storkapacito de 1 gigabitoko por speciala postulo.

Nun en la merkato vendiĝas U-diskoj en diversaj formoj. En oficejo aŭ universitato oni ofte vidas, ke iuj portas koloran U-diskon per rubando ĉirkaŭ la kolo, esprimante sian estetikon kaj ŝaton.

Antaŭ tri monatoj la ĉina kompanio Netac Technology prezentis la nov-generaciajn U-diskojn, kiuj jam posedas ĉiujn funkcioj, kiujn havas kompaktaj diskoj. Proparolanto de la kompanio diris, ke post 3 aŭ 5 jaroj U-disko povos anstataŭi 80% de la funkcio de kompakta disko. Pro tio, ni preskaŭ povas antaŭvidi, ke per U-disko komputiloj laboru sen zorgilo de kompakta disko.