• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-27 16:20:31    
Unesko: kia nova lingva ordo?

cri
Unesko kunigas preskaŭ 200 ŝtatojn, do multnombras la lingvoj de la delegitoj. En 1984 estis decidite uzi por dokumentado kaj interpretado dum kunvenoj de la membroŝtatoj la anglan, araban, francan, hispanan kaj rusan. Tio funkciis dum la 33-a Ĝenerala Konferenco en Parizo (03-21 okt. 2005), eĉ se nur la ĉinoj vere parolis ĉine.
La artikolo diras:
Sed tiu bela situacio, kostega tempe, mone kaj homforte, pli kaj pli devojiĝas. Ekzemple dum la Malfermo aŭdiĝis nur la angla, eĉ se la Ĝenerala Direktoro, japano, uzas laŭvice la anglan kaj la francan. Panamo, nome de la hispanparolantoj, poponis rezolucion por certigi laŭ antaŭa rekomendo egalecon en la diskutoj kaj en formulado de la rezultoj, do nepran ekvilibran uzon de la laborlingvoj dum internaciaj konferencoj kaj interŝtataj kunvenoj.
Ĉu lingvo-egaleco?
Tiu tagordero pri uzo de la lingvoj ĉe Unesko aperis lastmomente, do multaj delegitoj, kiujn mi intervjuis, ne havis ideon aŭ rekomendon. Tre klaras, ke ĉiuj volis konservi la nunajn lingvojn (ĉefe la rus- kaj hispan-parolantoj). Iuj proponis aldoni la svahilan, la portugalan aŭ la turkan – jam internaciajn. Mi notis, ke delegito de Tanzanio intervenis en la svahila (li provizis la interpretistojn per angla traduko), tiu el Makedonio en la makedona (franca traduko), el Irano en la persa (traduko en la angla), la ministro pri edukado el Brazilo en la portugala (traduko en la hispana), delegito el Nov-Zelando komencis en la maoria.
La delegitoj, kiuj ne bonŝancas paroli denaske unu el la laborlingvoj, intervenas en unu el ili; tamen mi ĉiam miras, kiam delegito el Ĉeĥio, Serbio, Hungario, Latvio aŭ San Marino intervenas en la angla. Eblas facile konkludi pri la lingvopolitiko, kiu anstataŭigas unu imperialismon per alia, eĉ se la angla ne estas sentata tia.
Ĉiuj delegitoj sentas la nunan tendencon redukti la nombron de la lingvoj pro troa kosto, dum Unesko klare ripetas, ke necesas protekti la diversecon de kulturaj enhavoj kaj artaj esprimiloj…, promocii la uzon de plurlingveco sur la reto…, noti la gravecon de la kultura diverseco kaj plurlingveo….
Ĉu la angla pli egala?
La vortoj do ne kongruas kun la faktoj: protestis la oficistoj de Unesko per tuta paĝo en la angla, duonpaĝo en la franca kaj hispana (nenio en la araba, ĉina, rusa). Iĝis normale, ke ĉiu komprenu la anglan; ekzemple dum festa vespero kun la prezidento de Taĝiko, aŭ dum kolokvo pri la nacia parko de Altajo, se vi ne komprenis la taĝikan aŭ la rusan, vi devintus kompreni la anglan. Pli kaj pli da dokumentoj aperas nur en la angla (ofte en la franca pro geografia diplomateco); eventuale, tradukoj aperos post 2 jaroj.
Se la tuta mondo mobiliziĝus ekde la unua mateno kontraŭ Usono, por kiu kulturo aŭ kulturaĵoj estas simpla varo, kaj amase voĉdonus kontraŭ (1 por, 4 sindetenoj), la uzo de la angla ne estus sentata kiel imperiisma aŭ kulturraba. Do restas al ni esperantistoj granda laboro argumenti, informi, klarigi kaj konvinki la landajn komisionojn de Unesko, subteni niajn strebojn por pli justa internacia lingvo-ordo.
La propono de Aŭstrio fari el 2007 internacian jaron de la lingvoj ne estis pritraktita, ĉar la 21-a de februaro estas jam Internacia Tago de la Patrina Lingvo.