• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-28 10:06:43    
Iom pri Ĉina Piktura Muzeo (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en enhavoriĉa pekina kultura kaj arta vivo, kiel unika ŝtatnivela piktura muzeo en Ĉinio, Ĉina Piktura Muzeo ludas ege gravan rolon kaj tie funkcias granda nombro da artaj aktivadoj, kiuj spegulas artan tendencon de Ĉinio kaj eĉ de la mondo. Nun ni konigas al vi Ĉinan Pikturan Muzeon.

En la kuranta jaro, Ĉina Piktura Muzeo funkciigas 115 klasikajn eksponojn. Nun okazas pluraj eksponoj pri ĉina popola belarto, oleo-pentraĵoj kaj fotografaĵoj. Ekde marto, ekspono pri rusa arta klasikaĵo, ekspono de franca kristalo, ekspono de meksikia nuntempa arto, ekspono de aŭstria nuntempa konstrua arto kaj aliaj serioj da eksponoj sinsekve estos publikigata en la Ĉina Piktura Muzeo kaj ĉinaj aprecantoj povos ĝui diversspecan arton.

En la nuntempa Ĉinio, ŝprucas muzeoj kaj eksponejoj kun diversaj stiloj. Tamen la Ĉina Piktura Muzeo ĉiam estas ekspona centro de disvolva tendenco de la ĉina arto kaj ankaŭ estas grava fenestro, per kiu Ĉinio faras interfluon kun monda kulturo. La Ĉina Piktura Muzeo situas en centra Pekino kaj najbaras al monde fama imperiestra palaco. Irante al orienta direkto laŭ malantaŭ muro de la palaco, vi povas vidi okulfrapan ĉefan domegon de la muzeo kun hela karakterizo de ĉina tradicia konstruaĵo.

Fakte kiel ĉina unika ŝtatnivela piktura muzeo, laŭ ĉinaj artistoj kaj artaj amatoroj, la Ĉina Piktura Muzeo havas markan signifon. Sennombro da artistoj rigardas okazigon de ekspono de siaj artaĵoj en la muzeo kiel honoron. Pri nobla pozicio de la Ĉina Piktura Muzeo en ĉina belarta rondo, estro de la muzeo sinjoro Fan Di'an tiel opinias:

"Mi pensis, ke troviĝas nenia lando ol Ĉinio, en kiu ĉiuj artistoj tiel alte atentas la ŝtatnivelan muzeon. Tio kuŝas en rolo de atento de la belarta rondo al kulturo kaj de ĝenerala rolo en la socio. Samtempe vizaĝe al nuntempa aktiva belarta fenomeno, la Ĉina Piktura Muzeo povas funkciigi akademiecan filtron kaj kulturan elekton kaj publikigi eksponon, kiu povas speguli artan disvolvan tendencon."

De la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝis nun, en la Ĉina Piktura Muzeo troviĝas pli ol 3 000 diversspecaj artaj eksponoj kaj eksponoj de kreaĵoj de famaj artistoj ĉinaj kaj alilandaj. Tiuj eksponoj, kiuj estas influhavaj, senprecedence okazas en la muzeo kaj gravaj eksponoj de alilandaj klasikaĵoj eksterordinare brilis.

Kohera forto kaj imponeco de la Ĉina Piktura Muzeo en belarta rondo kompakte sin ligas kun sia konservado. Speco kaj kvalito de ĝiaj konservaĵoj havas superecon. Nun konservataj belartaj pentraĵoj atingis 70 milojn kaj plejparto de ili estas pentraĵoj de pentristoj, kiuj donas gravan influon al ĉina tracidia pentrado en la 20-a jarcento. Ekzemple nombro de pentraĵoj de Qi Baishi, kiu ĝuas famecon same kiel Pablo Picasso en monda kultura historio, estas 410 kaj ankaŭ troviĝas granda nombro da pentraĵoj de ĉinaj famaj artistoj, pentraĵoj, kiuj gajnis premion en grava belarta ekspono kaj abunde koloraj popolaj belartaĵoj.