• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-28 10:47:25    
Ĉinaj amaskomunikiloj profunde funebris Zhang Zhongxing

cri

Zhang Zhongxing, fama verkisto, filozofo kaj lingvistik-literaturisto en Ĉinio, mortis pro severa pulma infektiĝo matene de la 24-a de februaro, kies morto vekis fortan atenton en ĉinaj amaskomunikiloj.

"Guangming Tagĵurnalo" aperigis artikolon titolitan "Funebri erudiciulon Zhang Zhongxing" en la 25-a de februaro. La artikolo rememoris s-ron Zhang Zhongxing kun profunda sento. Ĝi diras: "S-ro Zhang Zhongxing estis titolita civitana erudiciulo en ĉina kultura rondo. Li devenis de kamparana familio kaj tutvive tenis karakteron de civitana intelektulo. Li elkore rigardis sin mem ordinara."

S-ro Zhang Zhongxing bone sciis ĉinan klasikan literaturon kaj okcidentan filozofion. En fruaj jaroj li sin dediĉis al literaturo, historio kaj lingvistiko kaj poste al filozofio. Li verkis multe da libroj kiel "Budhismo kaj Ĉina Literaturo". Imformite pri lia morto, erudiciuloj junaj kaj maljunaj en ĉinaj literatura kaj eduka rondoj tre malĝojis. Akceptante intervjuon, fama erudiciulo Zhang Yiwu diris, ke la forpaso de Zhang Zhongxing sendube estas granda perdo de literatura rondo. "Prozo de Zhang Zhongxing havas evidentan stilon kaj karakteron. Li estas alia granda prozisto post Zhou Zuoren."

Post ĉinaj reformado kaj malfermo, Zhang Zhongxing en sia maljuneco komencis verkadon de prozo. Li sinsekve eldonis multe da libroj, kiuj estas popularaj en samlandanoj kaj estas kun granda influo."

Krom laŭdado al akademia atingo de s-ro Zhang Zhongxing, famulo Shi Shuqing precize admiris personecon de Zhang Zhongxing, "Li estas vera intelektulo."

"Lia forpaso kvazaŭ finus unu epokon." S-ino Zhang Tian tion komentis en intervjuo. Intelektula temperamento de Zhang Zhongxing heredis tradicion. Kompare kun tradicia prozo, li tamen havas pli da pripenso.

Samtaga ĵurnalo "Pekina Junulo" eĉ aperigis artikolon kaj priskribis la lastan periodon de la vivo de Zhang Zhongxing. Li pasigis la lastan tempon de la vivo en la 305-hospitalo de Ĉina Popola Liberiga Armeo. Doktoro Chen Shiliang konigis, ke Zhang Zhongxing havis malfacilon enmanĝi komence de sia enhospitaliĝo. Li, maldika kaj malforta, potage manĝis malmulte kaj eĉ havis malfacilon trinki akvon. Kvamkam li malofte parolis, tamen lia cerbo estis klara kaj lia parolo estis klara kaj preciza. "Pro maljuniĝo, li havis kelke da malsanoj, tamen li neniam ĝemis, aspektante kvieta. Li ĉiam estis ege kvieta kaj havis nenian timon al morto en 169taga enhospitaliĝo.