• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-28 20:30:12    
Intervjuo al ĝenerala direktoro de ĉina asocio de bankaj kartoj

cri
Sekve de la pliiĝo de ekstera kontaktiĝo, la voĉo pri internaciigo de ĉinaj bankaj kartoj estas pli kaj pli alta. La 26-an de februaro, sinjoro Wan Jianhua, ĝenerala direktoro de ĉina asocio de bankaj kartoj esprimis intervjuate, ke ili klopodos por realigi tion, ke kien ĉinoj venos, tie bankaj kartoj estu uzataj.

"Reto de bankaj kartoj unuapaŝe etendiĝis en landojn kaj regionojn, kien ĉinoj vojaĝas multe"

Sinjoro Wan Jianhua konigis intervjuate, ke en 2005 Ĉinio sukcese realigis uzadon de ĉinaj bankaj kartoj en Aŭstralio, Belgio, Filipinoj Francio, Germanio, Hispanio, Indonezio, Japanio, Luksemburgio, Malajzio, Nov-Zelando, Usono kaj Vjetnamio, tial nun juam 18 landoj kaj regionoj povas trakti negocon de ĉinaj bankaj kartoj, kaj la reto de bankaj kartoj jam unuapaŝe etendiĝis en landojn kaj regionojn, kien ĉinoj vojaĝas multe.

Sed tio estas nur la unua paŝo de la internaciiga laboro. Sinjoro Wan Jianhua konigis plu, ke en la kuranta jaro, Ĉinio malfermos negocon de ĉinaj bankaj kartoj en 6 landoj, kaj la negoco de bankaj kartoj kovros 95% de landoj kaj regionoj, kien ĉinoj iros, kaj fundamente kontentigos bezonon de ĉinoj pri uzado de bankaj kartoj en fremdaj landoj. Samtempe, Ĉinio profunde ekspluatos jam malfermitajn merkatojn krom hongkong-a kaj aomen-a merkatoj, vastigos komercistojn, kiuj traktas bankajn kartojn, pliigos nombron de finaj punktoj, altigos internacian servan kvaliton de ĉinaj bankaj kartoj kaj kontentigos bezonon de ĉinoj pri pago ekster Ĉinio.

Laŭ konigo, en la fino de 2005, la nombro de senditaj bankaj kartoj jam atingis 550 milionojn. En la lastaj jaroj, sekve de pli kaj pli ofta ekstera kontaktiĝo, konsumantoj postulis uzi bankajn kartojn ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ ekstere.

Sekve de altigo de riĉa grado de ĉinoj, en fremdaj landoj oni povas vidi pli kaj pli da ĉinoj. Nun, la nombro de ĉinoj, kiuj vojaĝis ekster Ĉinio ĉiujare, atingis 30 milionojn kaj pokapa elspezo estas preskaŭ 1 200 usonaj dolaroj. Laŭ antaŭkalkulo de monda turisma organizo, en 2020 100 milionoj da ĉinoj vojaĝos en fremdaj landoj. Antaŭ ĉi tiu realo, unu banka karto, kiu estas uzata nur en Ĉinio, ne povas kontentigi ĉinojn.

Intervjuate, sinjoro Wan Jianhua konigis, ke unu el la gravaj celoj de internaciigo de bankaj kartoj estas fortigo de marko. Li diris, ke en la mondo, la marko estas ne nur la grava signifo de entreprenaekonomia forto kaj merkata honoro, sed ankaŭ la marko de ŝtataekonomia forto, kaj la enkorpigo de nacia ĝenerala kvalito. Tial, en la lastaj jaroj, Ĉinio aktive stimulis ĉinajn elstarajn entreprenojn 'eliri', partopreni en internacia konkurenco kaj krei mondan markon.