• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-28 20:58:32    
Interesa nupto de tibetanoj ĉe Qinghai-lago

cri
En la regiono ĉirkaŭ la lago Qinghai vivas pli ol 20 naciminoritatoj, kaj la plejparto estas tibetanoj. Por ke turistoj povu koni la karakterizajn kulturon kaj moron de la tibeta nacieco, la loka registaro aranĝis diversajn enhavo-riĉajn aktivadojn. Ĵus ni jam aŭdis kanton de nupto prezentitan de gejunuloj al turistoj.

Okazis hom-plena ceremonio de imita nupto. La aminda novedzino vestita per bela tradicia kostumo honteme sidas en jurto, kaj ĉirkaŭ ŝi sidas multaj ŝiaj amikinoj, kiuj faras antifonadon kun junuloj invititaj de la novedzo, kiu alvenis por konduki la novedzinon hejmen. Antaŭ ol la novedzino ekiros, ŝia onklo rajd-kuras ĉirkaŭ la jurto tri raŭndojn, poste ŝia patrino karese vokas ŝin trifoje kaj diros al la filino: "Kunportu ĉiujn feliĉojn kaj riĉaĵojn kun vi." Akompanate de antifonado fare de gejunuloj, la novedzino foriras el la patrina hejmo kune kun la novedzo kaj liaj akompanantoj…

Fakte tio estas nur prezentado de la imita nupto, aranĝita de la loka kultura departemento. S-ino Cairangji, respondeculo de la gubernia kultura oficejo, diris, ke tiu prezentado celas konigi al la turistoj pri la tuta nupta procezo de tibetanoj. Ŝi diris:

"La procezo jam estas multe simplitigita. La de vi vidita jurto estas kaj tiu de la patrina hejmo kaj tiu de la bopatrina hejmo. Turistoj povas partopreni en la nupto, servante kiel novedzo aŭ novedzino."

Ne malproksime de la loko, kie okazis la nupto, oni aranĝis ankaŭ ĉeval-kuran konkurson. Dekoj da rajdistoj elektitaj el la tuta gubernio, stirante sian bravan ĉevalon, fluge rajdas sur la konkursejo, kaj varme aklamas al ili la spektantoj. Ankaŭ arkopafado, ŝnuro-tirado, lukto kaj aliaj aktivadoj altiras al si multe da turistoj. Vespere, ĉe la laga bordo ekbrulis kampfajro, kaj en la verva tibeta melodio, belaj knabinoj kaj fortikaj junuloj de la tibeta nacieco invitas turistojn al la tradicia danco titolita Guozhuang…

S-ro Li Haiqing, estro de Kultura kaj Scienc-teknika Buroo de la gubernio Gonghe, parolis pri la celo de tiuj aranĝoj. Li diris:

"Ni celas elmontri la kremon de nia kulturo por ke turistoj sciu, ke ĉi tie ili povas ne nur ĝui la belajn naturajn pejzaĝojn de la lago Qinghai, sed ankaŭ apreci kulturajn vidindaĵojn. Tio estas tre inda por ili."

Nuntempe la karakterizaj altebenaĵaj pejzaĝoj kaj ĉirkaŭaj kulturaj vidindaĵoj allogas pli kaj pli multe da turistoj, kies nombro daŭre kreskas laŭ la rapido de pli ol 50%, kaj en la pasinta jaro la nombro atingis pli ol 50 mil, inkluzive de multaj alilandaj turistoj. Vojaĝante al la lago Qinghai kune kun siaj amikoj, franca vojaĝanto diris al nia raportisto:

"Mi opinias, ke la lago Qinghai estas tre bela, ankaŭ la turismaj programeroj estas ege interesaj. Krome ĉi tie oni sin vestis per belaj kaj modaj kostumoj, tio tre plaĉas al mi."