• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 11:54:42    
(foto) Reformitaj aŭtoj furoras en Ĉinio

cri

Karaj amikoj, nuntempe pli kaj pli multaj ĉinoj posedas privatan aŭton kaj en Ĉinio iom post iom furoras reformitaj aŭtoj, kiujn oni ofte vidas sur strato. Tiuj ĉi aŭtoj forte logas pasantojn per modaj formoj. En la hodiaŭa programero mi prezentos al vi tiun ĉi furoron.

En la okcidenta antaŭurbo de Pekino troviĝas granda bazaro de aŭtaj akcesoraĵoj, en kiu estas pli ol 700 vendejoj kaj reformejoj kaj ĉiam svarmas vizitantoj. En aŭta reformejo, nomata Feikai, raportisto babilis kun la manaĝero. En tiu ĉi reformejo vidiĝas diversaj aŭtaj akcesoraĵoj sur bretaro kaj preskaŭ dek laborantoj sin okupas pri rekomendado de varoj aŭ projektado de aŭta reformado. Sinjoro Guo Ping, sidanta antaŭ komputilo, diris al raportisto, ke de antaŭ du jaroj la komerco funkcias tre prospere pro multaj klientoj. Li diris: "Ni reformas ĉiumonate preskaŭ 70 aŭtojn, kaj la klientoj plejparte estas junuloj. Ni modifas aŭtojn ĉefe en la formo kaj dinamika kvalito. Ĉar multaj el la klientoj preferas altigi la dinamikan kvaliton por ĝui paroksismon dum la veturigo, kaj la ceteraj ŝatas ŝanĝi la aŭton en modan aspekton."

Sur pekinaj stratoj oni ofte vidas reformitajn aŭtojn. Iuj el ili estas ornamitaj per diversaj glupaperoj kaj provizitaj per posta alo kaj firma frontbufro, iuj aldone havas al si vojaĝan breton kaj antenon sur la tegmento, kaj iuj estas ŝanĝitaj ne en la aspekto, sed en la interno. La posedantoj de tiuj ĉi reformitaj aŭtoj plejparte estas junuloj, kiuj ofte sentas kontenton de sorĉita rigardo de la pasantoj.

Sinjoro Xu Jiaming, posedanto de reformita aŭto, fervore konigis al raportisto sian sperton. Post kiam li aĉetis kontraŭ pli ol 90 mil juanoj la aŭton Gol, produktitan de la kompanio Volkswagen de Ŝanhajo, li jam kelkfoje modifigis la aŭton elspezinte preskaŭ 20 mil juanojn. Li diris: "Tio estas tre interesa. Dinamika kvalito de la aŭto multe altiĝis post la reformado."

En fremdaj landoj aŭta reformado ne estas freŝa afero. Antaŭe reformitaj aŭtoj aperis ĉefe en aŭta konkurso. La stiristoj kutime aldonis motoron kaj fumtubon por altigi la rapidon kaj akiri bonan atingon. De la 70-aj jaroj de la lasta jarcento reformitaj aŭtoj estis iom post iom akceptitaj de ordinaraj homoj en Usono kaj eŭropaj landoj, dum ĉinoj ekinteresiĝis pri tiaj aŭtoj nur en la lastaj jaroj. Parolante pri furoro de reformitaj aŭtoj en Ĉinio, Han Meng, profesoro de la Esplora Instituto pri Ekonomio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris: "Reformitaj aŭtoj ekfuroris malfrue en Ĉinio. La posedantoj de reformitaj aŭtoj plejparte estas junuloj, kiuj deziras reformi la aŭton tute pro ŝato al aŭtokonkurso por riveli sian karakterizon."

Aŭta reformado estas freŝa entreprenado en Ĉinio. Por eviti damaĝon al la sekureca kvalito, kaŭzitan de fuŝa reformado, la registaro lanĉis normojn kaj limigojn, ekzemple malpermeson al ŝanĝo de la registritaj strukturo, karaktero, motortipo, motornumero kaj identiga kodo de la aŭtoj. Pro tio ĉinoj reformas aŭtojn ĉefe por ŝanĝi la aspekton aŭ por altigi la rapidon per ŝanĝo de iuj malgrandaj akcesoraĵoj. Sinjoro Xu Jiaming, supre menciita, provizis la aŭton per pli avantaĝa aeruma skatolo por altigi la dinamikan kvaliton. Li diris: "Tiu ĉi aeruma skatolo, farita el karbona fibro, donas bonan efikon, la ĉevalpovo evidente pliiĝis, kaj oni pli facile altigas la rapidon."

Ĉiufoje, kiam sinjoro Xu deziras reformi la aŭton, ĉiam li konfidas tiun ĉi aferon al la reformejo konata de li, ĉar la laborantoj jam bone konas lian aŭton post kelkfoja reformado kaj provizas la aŭton per taŭgaj produktaĵoj. Same kiel sinjoro Xu, ankaŭ multaj havas la saman kutimon elekti fiksan reformejon preferatan de si por realigi sian deziron. Sinjoro Guo Ping de la aŭtoreformejo Feikai diris, ke li amikiĝis kun multaj klientoj pro ofta kontakto. Li diris: "Ni fondis kelkajn klubojn kaj de tempo al tempo organizas aktivadon por ĝui plezuron dum rapida veturo, tio estas tre interesa."

La reformitaj aŭtoj aldonas novan pejzaĝon sur strato, riĉigas la vivon de la posedantoj kaj ankaŭ alportas belan tempon al junuloj, kiuj posedas reformitan aŭton aŭ sin okupas pri aŭta reformado.