• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 16:48:12    
Ĉinoj atentas "subsanecon"

cri
Kun la altrapida disvolvo de ekonomio, ĉinoj, precipe tiuj vivantaj en grandaj urboj, vivas laŭ pli kaj pli rapida ritmo kaj ŝarĝas sin per pli kaj pli pezaj laboroj, tial iuj el ili sin trovas en "subsaneco". Tiu stato, ne malsana, sed tre malkomforta, vekas atenton de multaj kuracaj institucioj kaj popolanoj de Ĉinio. Do kio estas subsaneco? Kiel ĝi okazas? Kiujn damaĝojn ĝi kaŭzas? Ni parolu pri la temoj en nia hodiaŭa programero.

Sinjorino Peng laboras en iu kompanio de Pekino. Lastatempe la kompanio reordigis la administradon kaj intensigis la laboron. Por plenumi ekstran taskon sinjorino Peng ne havas regulan vivon. Ŝi manĝas kaj dormas ne laŭ la kutima tagordo. Ŝi sentas sin laca kaj senenergia. Ŝi diris:

"Mi ne havas paŭzon dum longa laborado kaj neniam tagmanĝas ĝustatempe. Mi povas konkludi ke mi troviĝas en 'subsaneco'".

Fakte same kiel multaj aliaj, sinjorino Peng ne vere scias kio estas subsaneco. Ŝi scias nur ke ŝiaj laco kaj senenergieco konformas al subsanaj fenomenoj konigitaj de iuj amaskomunikiloj, ŝi do metis al si mem la diagnozon. Sed finfine kio estas subsaneco?

La ideon "subsaneco" unue elmetis sciencisto de la antaŭa Sovetunio antaŭ proksimume 30 jaroj. Post multjaraj esplorado kaj disvolvo, nun en la internacia medicina rondo troviĝas neniu kriterio por precize difini "subsanecon", tamen estas opinio ĝenerale rekonata. Sinjoro Wu Liuxin, direktoro de la centro de Ĉinio por taksi sanecon kaj prijuĝi subsanecon de pilotoj, tiel konigis:

"La tiel nomata 'subsaneco' signifas ke la homo estas nek sana nek malsana, kaj sin trovas en la stato inter sano kaj malsano. La stato de tiuj subsanuloj ne konformas al la modernaj medicinaj normoj pri saneco, kaj ili havas en certa periodo degeneron de organa strukturo, reduktiĝon de fiziologia funkcio, malleviĝon de viviforto, malboniĝon de adapta kapablo kaj psikan neekvilibron, sed tiuj simptomoj ne atingis la modernan klinikan diagnozan normon pri malsano."

Sinjoro Wu klarigis ke la "subsanuloj" devas havi la simptomojn de kapdoloro, laco, sendormeco kaj spleno, daŭrantajn en sufiĉe longa tempo, ĝenerale en tri ĝis ses monatoj. Tiuj, kiuj suferas de kapdoloro, laco kaj similaj simptomoj en mallonga tempo, ne estas kalkulitaj kiel subsanuloj.

Sinjoro Wu konigis ankaŭ tion ke la subsaneco estas kaŭzita de multaj kialoj, kun jenaj ses kiel la ĉefaj:

"La ses kialoj viciĝas jene: 1. troa streĉo kaj subpremo, 2. malordiĝo de biohorloĝo, 3. nebonaj vivmaniero kaj kutimo, 4. polucio de loĝa kaj viva medio, 5. ekscito de nebona spirita kaj psika faktoro, kaj la lasta, ekologia malekvilibriĝo kaŭzita de interna kaj ekstera faktoroj."

Kiujn damaĝojn la subsaneco kaŭzas? Unue, ĝi estas antaŭludo de multaj kronikaj kaj neinfektaj malsanoj. Koncerna esplorado montras ke plimultaj suferantoj de maligna tumoro, kora kaj cerba malsano kaj diabeto devenas de subsanuloj. Due, la subsaneco evidente malaltigas la laboran efikon, vivan kaj lernan kvaliton. Cetere la subsaneco evidente mallongigas la vivon de homoj, eĉ kaŭzas fruan morton de mezaĝuloj.

Ĉinaj kuracaj institucioj alte atentas la problemon de subsaneco. En la lastaj jaroj iuj sintezaj hospitaloj de grandaj kaj mezgrandaj urboj fondis kuracan centron por subsanuloj, rapide aperis ankaŭ multaj fakaj hospitaloj kaj resanigaj centroj por subsanuloj.

En Ĉinio oni aplikas du manierojn ĉinmedicinan kaj okcidentmedicinan por resanigi subsanulojn. La okcidentmedicina maniero ampleksas aplikon de taŭga dieto, korpa ekzercado, sufiĉa dormigo kaj psika direktado, samtempe alprenon de medikamentoj kaj iuj apartaj kuracmetodoj, ekzemple tiu de altatensia oksigena kajuto.

Ŝajne la ĉinaj tradiciaj kuracmanieroj kaj medikamentoj, kiuj havas la historion de miloj da jaroj, estas pli ŝatataj de ĉinaj subsanuloj. Pri tio klarigis sinjoro Cao Hongxin, estro de la Ĉina Ĉinmedicina Akademio:

"El la ĉinmedicinaj kuracaj manieroj la diversaj naturaj kuracmanieroj kiaj akupunkturo kaj mokso, masaĝo kaj Qigong malfermas multajn efikajn vojojn por interveni la subsanecon."

Profesoro Cao diris ke laŭ la tradicio ĉinmedicinistoj ne tro sinapogas sur ekzamena konkludo, sed atentas trovi la internan kialon kaŭzintan la simptomon kaj la rilatojn inter la simptomo kaj malsano laŭ la simptomo de la subsanulo. Cetere laŭ la ĉinmedicina ideo la kuracistoj atentas respektivajn karakterojn de subsanuloj, kiaj diferenca kompleksio, malsama medio kaj tiel plu. Pro tio, rilate al sama malsano ĉinmedicinisto donas malsaman kuracan projekton al malsama malsanulo. Tiu karaktero tre taŭgas por flegi kaj resanigi subsanulojn.

Eble ĝuste pro tiuj faktoroj, kiujn diris profesoro Cao, ĉinmedicinistoj povas pli ĝuste kaj pli efike flegi la subsanulojn.