• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 17:25:39    
En 2005 ĉina ekonomio pliiĝis je 9,9%

cri
En 2005 ĉina ekonomio pliiĝis je 9,9%
La 28-an de februaro, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis statistikan komunikon montrante, ke en la lasta jaro la kreska proporcio de ĉina ekonomio estas 9,9% kaj iom pli rapida ol 9,5% en 2004. Laŭ unuapaŝa kalkulo, en la lasta jaro ĉina totala enlanda produktovaloro superis 18 200 miliardojn da juanoj de renminbi.

Profito de ĉinaj privataj entreprenoj kreskis proksimume je 50%
La komuniko, publikigita de la ĉina Ŝtata Buroo pri Statistiko en la 28-a de februaro, montras, ke en la pasinta jaro, inter diversaj industriaj entreprenoj, profito de la privataj entreprenoj kreskis proksimume je 50%.
La komuniko montras, ke en la pasinta jaro, inter la grandtipaj industriaj entreprenoj, la privataj entreprenoj efektivigis profiton de proksimume 200 miliardoj da juanoj de renminbi, la entreprenoj, investitaj de eksterlandaj komercistoj kaj komercistoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan, efektivigis profiton de proksimume 400 miliardoj da juanoj.

Ŝanhajo konstruos ses novajn trakajn trafikliniojn
Laŭ informo, en la estontaj kvin jaroj, la ĉina orienta industria urbo Ŝanhajo konstruos ses novajn trakajn trafikliniojn, tiel ke la funkciaj trakaj trafiklinioj en la urbo longos je pli ol 400 kilometroj kaj unuapaŝe formiĝos integra moderna trafika reto.
Laŭ konigo, inter tiuj ses novaj traktaj trafiklinioj unu estos trunka trafika linio por la monda foiro okazonta en Ŝanhajo en 2010.

Faka agado por regi komercan subaĉeton en Ĉinio
La 27-an de februaro, estro de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Industria kaj Komerca Administracio sinjoro Wang Zhongfu esprimis, ke en la kuranta jaro la administracio disvolvos fakan laboron por regi komercan subaĉeton, prenante korektadon de nejusta negocado kaj laŭleĝan juĝadon pri kazo de komerca subaĉeto kiel elirpunkton.
Lastatempe, la ĉina registaro prenas regadon de komerca subaĉeto kiel gravan laboron kontraŭ korupteco kaj por honesteco en la kuranta jaro.

Ĉinio havas kapablon solvi propran lignan bezonon
La 27-an de februaro, Cao Qingrao, proparolanto de la ĉina Ŝtata Forstuma Administracio, esprimis, ke Ĉinio protektas proprajn naturarbarajn riĉfontojn, samtempe konstruas proprajn bazojn de ligna produktado, Ĉinio havas la kapablon solvi propran lignan bezonon.
Tiutage en gazetara konferenco, Cao Qingrao montris, ke la ĉina registaro funkciigas inĝenieriaĵojn de ekologia konstruado, tio ne nur respondecas pri la ĉina ekologio, sed ankaŭ estas la granda kontribuo al la monda ekologia konstruado.

Rapide disvolviĝis ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de portugala lingvo
La 27-an de februaro en Pekino, ĉina vicministro pri komerco sinjoro Wei Jianguo esprimis, ke akcelante de la sistemo de 'forumo pri ekonomia kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de portugala lingvo', en la lastaj jaroj glate disvolviĝis duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de portugala lingvo.
Li informis, ke en la lasta jaro la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj landoj de portugala lingvo proksimiĝis al 23,2 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 26,9% ol en 2004.