• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 08:14:46    
Subteninto de Esperanto-movado

CRI
Somere de 1980, mi ricevis leteron, en kiu legiĝis ankaǔ telefona numero kaj hejma situo de la alsendinto. Post unu semajno, dimanĉe, mi biciklis al ties hejmo. La mastro afable akceptis min, kiu tute ne atendis, ke li aspektas multe pli juna kaj tre vigla. La mastro parolis multe, ne nur pri Esperanto, sed ankaǔ pri sia infaneco, kiun li pasigis tre dolĉe kaj dorlotate de la patro, en sia naskoloko – la gubernio Yuyao de la provinco Zhejiang, unu el la orientaj provincoj de Ĉinio. Yuyao fariĝis gubernio en la dinastio Qin (221 a.K. – 206 a. K.). Poste li demandis kaj pri laboroj kaj personaro de la Esperanta redakcio de Radio Pekino (la nuna ĈRI) kaj pri funkciado de Xinhua-a Koresponda Esperanto-Lernejo, iniciatita de Fang Shanjing (Tikos, 1907—1983). Li donis multe da kuraĝigaj vortoj. Jen Lou Shiyi (1905—2001), unu el la fervoraj Esperanto-patronantoj en Ĉinio, ankaǔ unu el la famaj literaturistoj de la nova popola respubliko. En la infaneco li jam ĝismanie amis literaturon. En la jaro 1919, lia patro kondukis lin al la urbo Ŝanhajo, tiam li estis nur 14-jara, kaj do vizitis plu lernejon. Kaj ĝuste en Ŝanhajo li aǔdis pri la internacia helpa lingvo. Post informiĝo li sin anoncis al postlabora lernejo, funkciigata de Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Aliflanke li komencis verkadon kaj de tempo al tempo publikigis verkojn, ekzemple "La Suno", "Pioniroj", "Burĝonoj" kaj "Vortolirlado". Poste aperis pluraj novelaroj, kiaj "Baraktado", "Malsano kaj Sonĝo" kaj aliaj. En 1929 li veturis al Japanio por studado. En tiu ekstremorienta lando li diligente lernadis alilandajn lingvojn kaj energie suĉadis sukon el fremda literaturo. Dume li publikigis Esperantan version de "La Morto de Danton"* kaj aliajn. Ja riĉa rikoltado el la studado ekster Ĉinio. Ĉiumomente patriotismo vibrigis la fibrojn de lia koro. Pasis nur iom pli ol unu jaro, sed li jam sentis sin sidadi sur la fundo de arda poto, pro forta nostalgio. Fine, en 1931, li revenis al la patrolando. Li rapidis al Ŝanhajo kaj tuj ĵetis sin en maldekstrulan movadon. Tiam li estis ankoraǔ tre juna (26-jara), tute plena de revolucia patoso kaj batala energio. Li ankoraǔ pli vigle laboris, aliĝinte al la Ĉina Unio de Maldekstraj Verkistoj sub la Ĝenerala Maldekstra Kultura Unio de Ĉinio. Novembre de la sama jaro, li iniciatis kun aliaj samideanoj Ĉinan Union de Maldekstraj Esperantistoj. Laborante kiel redaktoro de la periodaĵoj "Avangarda Taĉmento" kaj "Literatura Gvido", li turnis atenton ankaǔ al eldonado de Esperanta revuo. Kaj en la sekva jaro (1932), li publikigis kolekton de literaturaj verkoj "La Tria Periodo". Ĉio, arde revolucia, vekis atenton de la reakcia instanco. Ho ve! En 1933, kiam li estis absorbita en la revoluciaj kaj verdigaj laboroj, reakciaj lakeoj forkaptis lin. Tamen li ne ĉesis labori kaj batali. Karcero, kiom rigora ĝi estu, povis kateni nur la korpan liberecon. En tia malliberejo li faris multon kaj eĉ plenumis tradukadon de la romano "Inter la Homoj" verkita de la rusa romanisto Maksim Gorkij (1868—1936). Kaj en la karcero li funebris pri la granda romanisto de Soveta Unio. En la jaro 1937, li fine reakiris sian liberon. En la periodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito li funkciis kiel redaktoro de pluraj ĵurnaloj kaj gazetoj, ekzemple de "Xinhua Ribao" (Nov-ĉinia Tagĵurnalo), "Rezistomilitaj Literaturo kaj Arto" kaj "Literatur-arta Pozicio". Fine la ĉina popolo, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, gajnis venkon super japanaj agresantoj! Nia samideano Lou Shiyi forte ĝojis. En 1946 li fariĝis redaktoro de "Shidai Ribao" (Epoka Tagĵurnalo), ankaǔ de la gazeto "Verkisto' kaj la monata revuo "Noveloj". En 1949 oni eldonis lian prozaron titolitan "Notoj sur la Monto Siming**". Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li laboris kiel estro de la Propaganda Sekcio de la Postfronta Politika Departemento de la Nordorienta Milita Regiono; vicestro, vicĉefredaktoro kaj konsilanto de la periodaĵo "Renmin Wenxue" (Popola Literaturo); ĉefredaktoro de la Verkista Eldonejo kaj konsilanto de la Ĉina Asocio de Verkistoj. Kiom da laboroj! Kiom da respondecoj! Malgraǔ la granda okupiteco li restis fervora en la Esperanto-movado de Ĉinio. En la lastaj jaroj de sia vivo, li servadis kiel membro de la societo "Amikoj de Esperanto", konsilanto de la Pekina Asocio de Veteranaj Esperantistoj kaj honora konsilanto de la Pekina Esperanto –Asocio. En 2001 li, preskaǔ fariĝonte 100-jarulo, trankvile iris en la alian mondon... *La Morto de Danton: Novelo verkita de Aleksej N. Tolstoj kaj tradukita de Nikolao Hohlov el la rusa, 1928. **La monto Siming: Branĉo de la montaro Tiantai, sin etendiĝanta sudokcidente de la urbo Ningbo en la provinco Zhejiang. Ĝi abundas je pinoj, cipresoj kaj bambuoj.