• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 11:17:24    
Ĉina historia eminentulo—imperiestro Li Shimin de Tang-dinastio

cri

En feŭda epoko, se iu imperiestro prudenta povis akcepti proponojn de siaj subuloj, simpatii popolan vivon, redukti imposton, li estis konsiderata kiel bona imperiestro. Se li faris ankaŭ mejloŝtonan meriton en pluraj kampoj, li estis jam granda imperiestro. Li Shimin estis ĝuste tia imperiestro en la ĉina historio.

Li Shimin estis la dua imperiestro de la dinastio Tang (618—907). Li surtroniĝis en la jaro 627 kaj regis super la dinastio 23 jarojn. Li mortigis kronprincon kaj perforte truddevigis la imperiestran patron abdiki la tronon. La procezo de lia surtroniĝo estis malvirta, tamen lia regado gajnis bonan takson de tiamaj kaj postaj homoj. Li faris multajn meritojn, forte kondukis agrikulturan konstruadon kaj reduktis imposton en la pli-ol-20-jara regado. Li kondutis laŭ sia politika devizo: imperiestro funkcias kiel boato, dum la popolo kiel akvo, kiu povas subteni kaj ankaŭ renversi la boaton. Laŭ li, la popolo povas subteni kaj ankaŭ renversi la regpotencon. Pro tio li multe zorgis pri publikaj opinioj.

Du aferoj pri li estas la plej laŭdindaj. Li firme starigis ekzamenan kaj edukan sistemon, kiu influis Ĉinion en pli ol 1 300 jaroj, kaj li estis la plej modesta imperiestro, kiu ĉiam sincere akceptis proponojn.

Antaŭ la dinastio Tang, ĉu la centra ĉu la lokaj registaroj nomumis iun ajn oficiston ĉefe laŭ la hereda sistemo, rezulte el tio al talentaj civiluloj estas tre malfacile fariĝi burokrataj oficistoj. Kvankam la ekzamena sistemo establiĝis antaŭ la dinastio Tang, tamen kiel kompleta kaj rigora sistemo pri elektado de talentuloj ĝi komenciĝis nur en la dinastio Tang. Nelonge post sia surtroniĝo Li Shimin iniciatis elekti talentulojn per ekzamena metodo. La ekzamenaj objektoj tuŝis juron, historion kaj aritmetikon. Oni funkciigis du ekzamenejojn en la tuta lando kaj elektis talentulojn en diversnivelajn registarojn, konsiderante nek la pozicion nek la klasan originon, sed la ekzamenan rezulton. Tiun ĉi sistemo estis aprobita de la postaj dinastioj. Ĝi donis al talentuloj de la plej malalta socitavolo la ŝancon enoficiĝi en la registaron kaj garantiis efikan funkciadon de la ŝtata regado.

En ĉinaj historiaj libroj estas multaj rakontoj pri lia akceptemo de proponoj el la subuloj. Iu historia noto rakontas, ke en la komenco de surtroniĝo de imperiestro Li Shimin, homo, nomata Yuan Lushi, ŝokis lin. Ofendite Li Shimin ordonis mortigi tiun ĉi homon; tiam ministro Sun Fujia admonis lin, ke Yuan Lushi ne meritas la ekzekuton, ĉar li ne kulpis pri ekzekutinda krimo laŭ leĝo; aŭdinte tion Li Shimin ordonis liberigi Yuan Lushi kaj premiis ministron Sun Fujia; iuj proponis al la imperiestro, ke la admono de Sun Fujia estas tre ordinara kaj ne meritas la premion; tamen Li Shimin klarigis, "Depost mia surtroniĝo, krom Sun Fujia, neniu alia aŭdacis doni al mi admonon aŭ proponon, tial li meritas grandan premion." Li Shimin ankaŭ speciale nomumis Wei Zheng, kiu kuraĝas elmeti siajn proponon kaj admonon, granda majstro responda pri proponoj kaj admonoj al la imperiestro rilate al gravaj aferoj.

En sia rega periodo, krom la elstaraj atingoj en politiko kaj militafero, Li Shimin akiris sukceson ankaŭ en socio kaj kulturo. Li praktikis prudentan politikon en la okcidentaj naciminoritataj regionoj de Ĉinio, tio ricevis ilian laŭdon.