• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 11:29:15    
Folkloristo Tao Lifan

cri

Profesoro Tao Lifan estas folkloristo kaj vicprezidanto de Ĉina Folklora Societo. Okaze de ĉinaj tradiciaj festoj li estas aparte okupita. Multaj raportistoj ofte deziras intervjui lin rilate al ĉinaj moroj.

Folkloro estas memoro de nacia kulturo. Kun ekonomia disvolviĝo pli kaj pli multaj ĉinoj zorgas pri folkloro, pro tio sinjoro Tao Lifan multe ĝojas. En la jaro 1938 Tao Lifan naskiĝis en Lanzhou, la provinco Gansu. Post diplomiĝo en Pekina Normala Universitato li eklaboris kiel instruisto en Centra Naciminoritata Universitato. Li famas pro sia esploro pri baza teorio de folkloro kaj popolliteraturo de naciminoritatoj. Nun sinjoro Tao Lifan servas kiel prezidanto de Internacia Societo pri Azia Folkloro kaj vicprezidanto de la Ĉina Folklora Societo.

Kiel folkloristo, sinjoro Tao Lifan, kun profunda sento, entuziasmiĝis al la ĉina tradicia kulturo. En siaj profesiaj jaroj li multfoje vizitis naciminoritatajn regionojn por enketi pri heredo kaj evoluo de loka folkloro. Sinjoro Tao Lifan diris: "Estas tre grave, ke mi kiel folkloristo konu nian tradicion. Mi kontaktis multajn naciminoritatojn kaj faris enketon en ties regionoj. Tamen necesas ankoraŭ multaj laboroj pri enketo kaj protekto, ĉar multaj kulturoj restas ĝuste pro protektado de popolanoj."

Por malkovri la evoluan leĝon de folkloro kaj popolliteraturo, sinjoro Tao Lifan konsumis multe da energio en la esplorado. Li publikigis pli ol 20 monografiojn, interalie la libro Ĝenerale pri Folkloro estas tradukita en la japanan, korean kaj aliajn plurajn lingvojn kaj eldoniĝis eksterlande. Grandan reputacion sekvas diversaj invitoj. Plurfoje li vizitis sudorient-aziajn landojn por prelego kaj esploro. En la jaro 1996 iniciatite de li okazis internacia simpozio pri orient-azia folkloro kaj fondiĝis la Internacia Societo pri Azia Folkloro, kaj li servas kiel vicprezidanto de la societo. Li diris: "La Internacia Societo pri Azia Folkloro, servanta kiel ponto por interfluo, ludas gravan rolon por akceli esploron de la azia folkloro kaj reciprokan konon inter diversaj landoj."

Sonjoro Tao Lifan diris, ke aziaj landoj havas multajn morojn similajn aŭ proksimajn unu al la alia. Li esperas, ke folkloristoj klopode ludigu pontan rolon de tiuj ĉi moroj por akceli konon kaj amikecon inter malsamaj nacioj. Ĝis nun la Internacia Societo pri Azia Folkloro 8-foje okazigis simpozion kaj eldonis monografion, kio forte movis folklorajn interfluon kaj esploron inter aziaj landoj.

Impeta disvolvo de la ĉina ekonomio forte kolizias kontraŭ strukturo de la tradicia socio. Pro tio sinjoro Tao Lifan maltrankviliĝis. Li diris, ke homoj en progresintaj regionoj ofte opinias, ke homoj en regionoj materie malprogresintaj vivas malfeliĉe. Fakte homoj en metropoloj ne sentas sin pli feliĉaj ol tiuj en montaraj vilaĝoj. Li diris: "Por folklotisto la sento estas tre grava. Oni devas scii, ke iuj naciminoritatoj troviĝas en tre malproksimaj kaj malprogresintaj regionoj kaj ties popoloj ĉiam penas pro malfacila cirkonstanco, tamen ili havas sian kulturon kaj vivas plezure."

En la jaro 1999 iniciatite de sinjoro Tao Lifan kaj artisto Chen Peisi fondiĝis la retejo Ĉina Folkloro. Tiu ĉi retejo estas grava fenestro por koni la ĉinan folkloron.

Malgraŭ okupiteco en esplorado, sinjoro Tao Lifan interesiĝas ankaŭ pri pentrado kaj filatelo. Sur muroj de lia kabineto pendas multaj ĉinstilaj pentraĵoj. Sonjoro Tao Lifan fiere diris al raportisto, ke li lertas en pentrado. Li diris: "Mi lernis ĉinstilan pentradon en 8 jaroj. Mi multe interesiĝas pri pentrado. Post emeritiĝo mi havas sufiĉan tempon por fari tion, miaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj 3-foje en Japanio kaj estas konservataj de multaj amikoj."

Tao Lifan estas tradicia klerulo. Li pasie amas ĉinan tradician kulturon kaj entuziasmas al ĉinaj historio, literaturo, folkloro kaj pentrarto. Sinjoro Tao Lifan diris, ke lerno kaj heredo de iu ajn afero devas esti dialektikaj kaj objektivaj, ĉar ankaŭ en la ĉina tradicia kulturo ekzistas ioj malprogresinta aŭ malbona, tial oni devas tiri kvintesencon el la tradicia kulturo por ke ĝi senĉese evoluu.