• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 16:04:05    
Speciala leciono por amo

cri
Nuntempe en Ĉinio, troviĝas ĉirkaŭ 76 mil infanoj, kies orfecon kaŭzis aidoso. Kvankam tiuj infanoj mem estas sanaj, tamen pro manko de scioj pri aidoso al iuj, tiuj infanoj estis diskriminaciataj en la socio kaj eĉ en lernejoj. La eduka departemento kaj iuj sociaj organizoj kaj grupoj de Ĉinio aktive klopodas por ŝanĝi la situacion. En hodiaŭa programero, ni gvidos vin al speciala leciono pri amo, por vidi, kiel oni edukas la infanojn por ke ili

Antaŭ nelonge, en teatro de iu infana halo en Pekino, startis speciala leciono por amo. Pli ol mil lernantoj kaj instruistoj el pli ol dek elementaj lernejoj de Pekino sidis tie.

"Instruisto: Kiasituacie ni ne infektiĝas de aidoso?

Lernanto: En la ordinara interkontaktado ni ne infektiĝas de aidoso.

Instruisto: Do, kio estas ordinara interkontaktado?

Lernanto: Ekzemple, kuna manĝado, kuna naĝo, manpremo, brakumo, ktp.

Instruisto: Ĝuste.

Lernanto: Sinjoro instruisto. Lerninte ĉi tiujn sciojn, mi ne plu timas. Mi eksciis la cirkulajn vojojn de aidoso, kaj ke la ordinara interkontaktado ne infektas. Hodiaŭ, la pro-aidosaj orfoj venos al nia lernejo por lerni. Ili estas malfeliĉaj pro perdo de la gepatroj. Ni devas prizorgi ilin.

Lernanto: Reveninte hejmen, mi sciigos miajn familianojn pri tiuj scioj, por ke ili sciu tion. Ankaŭ mi komprenas, ke tiuj pro-aidosaj orfoj estas tre senkulpaj kaj senhelpaj.

Lernanto: Mi proponas kanti por bonvenigi tiujn novajn kunlernantojn.

Instruistoj kaj lernantoj: Bonege!

Karaj aŭskultantoj, vi ĵus aŭskultis unu el la mallongaj dramoj titolita "Espero" en la am-eduka leciono. Ĝi estis verkita kaj prezentita de la lernantoj kaj instruistoj de la dependa elementa lernejo de la Ĉina Popola Universitato laŭ vera okazintaĵo. Ĝi rakontas, ke iu pro-aidosa orfo aliros al elementa lernejo, sed pro manko de scioj pri aidoso, la infanoj de tiu lernejo estas plenaj de timo kaj malamikeco kontraŭ aidoso. Post edukado de instrustoj, ili eksciis koncernajn sciojn, kaj ekplenis de kompato kaj zorgo al la pro-aidosa orfo.

Tiu programero kortuŝis la ĉeestantajn spektantojn. La lernantoj el diversaj elementaj lernejoj de Pekino diris al raportisto, ke antaŭe pro malĝusta kono, ili ne volis lerni, babili kaj ludi kun la pro-aidosa orfo. Sed spektinte ĉi tiun programereton, ilia penso ŝanĝiĝis.

"Liaj gepatroj estis infektitaj de aidoso, kaj li ne estis infektita. Mankas al li gepatroj. Li ja estas soleca. Se li renkontos malfacilaĵon, mi certe plenforte helpos lin.

"Mi volontas ludi kun li."

En Ĉinio, laŭ plimultiĝo de infektitoj de aidosa viruso, nombro de la infanoj influataj de aidoso pliiĝas tago post tago. Nuntempe, nombro de malpli ol 15-jaraĝaj pro-aidosaj orfoj, kiuj perdis almenaŭ unu el gepatroj, jam atingis 76 mil. Plimulto de ili vivas en kamparo, kaj estas malriĉaj. Travivaĵo de la pro-aidosaj orfoj estas neimagebla por plimulte da infanoj loĝantaj en urboj, kiuj estas ununuraj idoj, ĝuas prizorgon kaj dorloton de gepatroj, geavoj kaj eĉ de ĉiuj familianoj. La infanoj loĝantaj en urboj vivas kvazaŭ en "mielujo", ili tute ne scias, ke troviĝas malfacileco kaj doloro en vivo, nek scias prizorgi aliulojn kaj bone trakti la malfortulojn.