• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 16:40:59    
Ĉinio planis novtipan kamparan disvolvan projekton

cri
Lastatempe la ĉina registaro publikigis kamparan disvolvan projekton, la projekto celas per rimedoj de subvencio al agrikulturaj plantoj, redukto de imposto kaj fortigo de la konstruado de kamparaj bazaj instalaĵoj fine reformi postiĝintan kamparon kiel riĉan, demokratian kaj civilizacian novtipan kamparon.

La ĉina sudokcidenta provinco Guizhou estas la granda agrikultura provinco kaj troviĝas multaj kamparanoj tie. En vilaĝo Qiaodi, antaŭ kelkaj jaroj pro malalta enspezo kaj malbonaj bazaj instalaĵoj, la loka vivmedio estis tre malbona. Vilaĝano sinjoro Zhang Deming sciigis raportiston:

"En 2000 en nia vilaĝo Qiaodi, ĉie estis malorde, eĉ estis malfacile eliri post kiam pluvis. Ĉi tie ekzistas multaj junuloj, ili sentis, ke la medio estas malbona, kaj volis solvi la problemon, sed ĉiam ne solvis tion. Kondukata de la registaro, nia volo pri riĉiĝo estas tre alta."

Pro historia, sistema kaj aliaj faktoroj, en la pli ol duona jarcento, kompare kun urboj, la disvolvo de ĉina kamparo estis malprogresinta kaj enspezo de kamparanoj estas multe malpli multa ol tiu en urboj. En kamparo, ofte aperis la fenomeno, ke kamparanoj ne havas sufiĉan monon por viziti kuracistojn kaj lernejojn.

La plejparto de la ĉina loĝantaro estas kamparanoj, tial la kampara problemo rilatas al la ŝtata stabileco kaj la ekonomia kontinuigebla disvolvo. En la lasta jaroj, la ĉina registaro ĉiam intencis solvi la problemon kaj sinsekve publikigis serion da rimedoj por subteni kamparan disvolvon. Ekzemple, dono de rekta subvencio al kamparanoj kaj nuligo de agrikultura imposto. Ĉi tiuj rimedoj grade altigis produktan aktivecon de kamparanoj kaj pliigis enspezon de kamparanoj, sed samtempe kun tio, la rapideco de la urba disvolvo estas pli rapida kaj la distanco inter urboj kaj kamparo ankoraŭ senĉese pligrandiĝas.

Sinjoro Chen Xiwen, vicestro de la oficejo de ĉina centra financa gvida grupo, diris:

"Nun la distanco inter urboj kaj kamparo plue pligrandiĝas. En la lasta jaro, la tutlanda kamparana pokapa neta enspezo estis 3 255 juanoj de renminbi, la pokapa asignebla enspezo de urbaj loĝantoj estis 10 493 juanoj de renminbi, la distanco atingis 7 283 juanojn de renminbi, kompare kun tiu en la komenco de la reformado, ĉi tiu distanco estas pligranda. Aliflanke, distanco en flankoj de publikaj aferoj, ekzemple, eduko, higieno kaj kulturo, superis distancon en la enspeza flanko.

Por fundamente solvi la kamparan problemon, antaŭ nelonge Ĉinio deklaris la politikon pri konstruado de novtipa kamparo. Laŭ ĉi tiu politiko, en la estontaj 10 jaroj, Ĉinio investos grandan sumon en la kamparo por plibonigi bazajn instalaĵojn.