• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-03 12:10:32    
(foto) Arto lumigas la vivon

cri
Vivo de Artistoj estas fama babilada rubriko de la Ĉina Centra Televida Stacio kaj ties produktanto estas juna sinjorino Wang Zheng. Ŝi havas modestan aspekton kaj sin montras matura kaj aplomba. Antaŭ 5 jaroj ŝi fondis la babiladan rubrikon Vivo de Artistoj en la Ĉina Centra Televida Stacio. Poste la spektada kvanto de tiu ĉi rubriko ĉiam okupas la antaŭan lokon en la Ĉina Centra Televida Stacio. Wang Zheng diris, ke sukceso de la rubriko Vivo de Artistoj profitis ĉefe de plena kono al la ĉina artista rondo kaj sincereco al ĉiuj gastoj. Ŝi diris: "Mi arde amas la rubrikon Vivo de Artistoj, ĉar en tiu ĉi rubriko oni povas diskuti pri la vivo kaj tiamaniere kortuŝi la spektantojn. Ni ĉiam sincere frontas al ĉiuj niaj gastoj kaj spektantoj senkaŝe montrante nian internan mondon kaj la ideologion.

La rubriko elsendiĝas 1-foje ĉiusemajne en 50-minuta daŭro. De la lastaj 5 jaroj pli ol 200 ĉinaj artistoj rakontis siajn travivaĵon kaj penigan vojon al artisteco. Iliaj rakontoj profunde kortuŝis multajn televidajn spektantojn. Estas fenomeno en la rubriko, ke enirinte la studion gastoj tuj perceptis sincerecon kaj komprenon de la rubrika prezidanto kaj emociite kun larmoj en la okuloj malfermis sian internon. Wang Zheng diris, ke tiu ĉi fenomeno ne estas zorgeme aranĝita de ili. Ŝi diris: "Nia rubriko zorgplene strebas neniam por la larmoj, sed por la fideleco. Nuntempe al ĉinoj mankas platformo, sur kiu oni povas reciproki senton. La rubriko Vivo de Artistoj liveras ĝuste tian platformon kaj ŝancon al artistaj steloj. En la kutima vivo multaj maljunaj artistoj ne havas la ŝancon rakonti al aliaj sian travivaĵon, taman en la rubriko ili povas dividi siajn ĝojon kaj ĉagrenon kune kun la prezidanto kaj spektantoj, multaj el ili kortuŝite larmis."

Wang Zheng diris, ke ŝia devizo estas: "Arto lumigas la vivon kaj sento varmigas homojn". Ĉiufoje la rubriko montras apartan varmecon. Wang Zheng diris, ke la rubriko, temanta pri la vivo, bezonas plenan simpation de la ellaborantoj por ke la gastoj nature elverŝu sian senton. Ŝi diris: "Ni akceptis jam pli ol 200 artistojn. Dum la preparado mi ĉiam havas intensan deziron helpi la gastojn kaj amikiĝi kun ili, tio estas ĝuste la kialo de la sukceso de nia rubriko." Wang Zheng naskiĝis en la fama antikva urbo Xi'an. En la jaro 1989 ŝi sukcesis en la enira ekzameno kaj ekstudis en la Pekina Brodkasta Universitato. En la jaro 1996 diplomiĝinte kiel magistro ŝi eklaboris en la Ĉina Centra Televida Stacio. Unu jaron poste 3 televidaj programeroj, reĝisoritaj de ŝi, gajnis premiojn. Pro sia elstara laboro, 28-jara ŝi ekservis kiel rubrika produktanto kaj estis unu el la plej junaj produktantoj de la Ĉina Centra Televida Stacio. Julie de la jaro 2004 ŝi elektiĝis kiel unu el la dek plej elstaraj junuloj de la Ŝtata Administracio pri Brodkasto kaj Televido.

En la komenca periodo de la rubriko Wang Zheng konsumis multe da energio en la laboro. Kiel gvidanto ŝi ĉiam modeste kondutas kaj diligente laboras. En la teamo de la rubriko ĉiu povas ricevi respekton de aliaj kaj maksimume elvolvi sian talenton. Ŝi dediĉis sian tutan energion al preparo kaj ellaboro de la rubriko. Wang Zheng diris: "Mi amas tiun ĉi rubrikon kaj mian laboron. Mi esperas inspiri la teamon kaj niajn reĝisorojn per mia amo. Mi preferas titoli la teamon Lernema Teamo, ĉar disvolvo de la rubriko bezonas konstantan lernadon, kiu helpas al ni senĉese progresi."

Kiel produktanto de fama rubriko Wang Zheng esperas, ke la rubriko senĉese sin freŝigu kaj tiru al si pli da spektantoj.