• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-03 15:59:51    
Hospitaloj apartaj por civiluloj en Ĉinio

cri

Delonge nemalmultaj ĉinoj ne volas viziti hospitalon pro timo de multekosta elspezo por la kuracado, eĉ kiam ili estas malsanaj. Lastatempe en iuj lokoj de Ĉinio oni starigis hispitalojn kaj kuracejojn, kiuj servas speciale por civiluloj kun malmulta enspezo.

En la distrikto Haidian de Pekino estas la hospitalo Shangdi, kiu ekfunkciis antaŭ 2 monatoj. Tagmeze, kiam raportisto atingis la hospitalon, ankoraŭ pluraj malsanuloj atendis kuracadon. Iuj el ili venis de aliaj lokoj. Sinjoro Zhan Qingliang, maljuna, kiu venis de la suda distrikto, diris al raportisto: "Mi informiĝis de aliaj, ke tiu ĉi hospitalo servas speciale por civiluloj. Atinginte la hospitalon, mi trovis, ke ĉiuj servoj de la hospitalo funkcias bonorde. Mi estas kontenta pri ĉio."

Laŭ konigo, la hospitalo Shangdi ĉiutage akceptas ĉirkaŭ 200 vizitantojn, iam eĉ pli ol 300. Por nova hospitalo tio estas tre bona atingo. Kial tiel multaj malsanuloj elektas tiun ĉi hospitalon?

La hospitalo Shangdi estas la unua civilula hospitalo en Ĉinio, financita de la registaro. La unua malsanulo, kiun la hospitalo akceptis en sia inaŭgura tago, resaniĝis kaj elspezis nur 5 juanojn, dum en grandaj hospitaloj oni devas elspezi 50 aŭ 60 juanojn pro sama malsano.

Sinjorino Wang Ling, estro de la hospitalo Shangdi, diris al raportisto, ke la hospitalo sin orientis kiel civilula hospitalo servanta por tiuj, kiuj havas mezan aŭ malaltan enspezon. Ŝi "Nia orientiĝo celas liveri fundamentan kuracan garantion al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto Haidian kaj havas malmulte da enspezo, por ke ili ricevu fundamentan kuracan servon per rilative malmulte da elspezo."

La hospitalo Shangdi lanĉis serion da rimedoj favoraj al malsanuloj, ekzemple redukti kuracan koston, vendi medikamentojn kun 5% da rabato, por efektive helpi tiujn ĉi malsanulojn. Krome, la hospitalo ankaŭ starigis akuŝejon, la unuan en Pekino, servantan speciale por tiuj ĉi loĝantoj venintaj el aliaj lokoj, oni pagas nur 1 000 juanojn por kutima akuŝo, dum kekmil juanojn en aliaj hospitaloj.

Kio tenas la malaltan koston de la hospitalo? Ĉefa rimedo, praktikata de la hospitalo estas laŭeble eviti uzon de multekostaj medikamentoj kaj mediciaj konsumaĵoj. La hospitalo klopode elektas plej malmultekostajn el samaj medikamentoj kaj konsumaĵoj sub la premiso garantii la kvaliton.

La hospitalo multe favoras malsunulojn ĉefe pro tio, ke ĝia kapitalo plejparte venis de registara asignaĵo de la distrikto Haidian. Financa helpo de la distrikto tenas funkciadon de la hospitalo kaj ankaŭ favoran servon al tiuj, kiuj havas ekonomian malfacilon.

Diverslokaj hospitaloj starigis ankaŭ malsanulajn ĉambrojn specialajn por civiluloj, kiuj havas malmulte da enspezo, por solvi ilian malfacilon.

En la urbo Jinan, la provinco Shandong, Xu Mengmeng, 12-jara knabino, enhospitaliĝis pro frakturo. Ŝi akceptis kuracadon jam pli ol 10 tagojn en malsanula ĉambro aparta por malriĉuloj de la Centra Hospitalo de Jinan. Konsiderante ŝian aĝon kaj ekonomian kondiĉon de ŝia familio, ĉefkuracisto Gao Changhong, praktikis kuracadon per ripara metodo anstataŭ operacio, tamen tiu ĉi metodo bezonas eminentan teknikon kaj pli da energio. Gao Changhong diris: "Se ni praktikas operacion al ŝi, la hospitalo enspezas pli multe de pago, tamen la knabino suferas pli da doloro kaj resaniĝos plimalfrue." Poste la knabino resaniĝis, kaj la familio pagis nur pli ol 2 300 juanojn al la hospitalo. Ŝia patrino multe kortuŝiĝis pro la bona propono de la kuracisto.

Hospitalo, en kiu Xu Mengmng akceptis kuracadon, starigis malsanulajn ĉambrojn specialajn por malriĉuloj. Tiu ĉi hospitalo preskribas, ke tiuj, kiuj ne aliĝis al asekuro pri kuracado kaj ne ĝuas senpagan kuracadon, rajtas akcepti kuracadon en ĝi kaj ĝui 20% de rabato de la kuraca pago.

Sinjoro Zhang Xi'ou, 32-jara kamparano, loĝas en la gubernio Nong'an de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. Tri jarojn post la nupto lia edzino Wang Yumei finfine gravediĝis. Pro ekonomia malfacilo kaj pliaĝeco de la edzino li akompanis sin al kuracejo, aparta por malriĉuloj, de la Ginekologi-obstetrika Hospitalo de Changchun, ĉefurbo de la provinco Jilin. Pro zorgema flegado de kuracistoj Wang Yumei naskis viran bebon. La geedzoj elspezis la pagon plimalmulte je pli ol 1 000 juanoj kompare kun tiu en aliaj hospitaloj.

Nuntempe diverslokaj medicinaj kaj kuracaj fakoj klopodas por efektive solvi la problemon de civiluloj pri multekosta kuracado per diversaj rimedoj. Referencante sukceson en iuj urboj, la ĉina Higiena Ministerio postulas al lokaj medicinaj kaj kuracaj fakoj klopodi por starigi similajn kuracajn servojn.