• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-06 21:40:49    
Iom pri la filmo Ni Du Homoj

cri
 La filmo priskribas solan maljunulinon, kiu loĝas en kortdomo. Iun tagon venis junulino kaj loĝis unu el dometoj. De tiam vivo de la maljunulino havas deradikan ŝanĝon. Unue ili ofte kverelis pro bagateloj kaj poste foriris la junulino kaj regas soleco en la koro de la maljunulino. Fine nepino de la maljunulino okupis la korton kaj la maljunulino devigite revenis al kamparo kaj baldaŭ forpasis. Tio donis profundan ĉagrenon al la junulino. Antaŭ nelonge la filmo gajnis premiojn de plej eminenta reĝisoro kaj plej eminenta aktorino en Ĉina Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo. Antaŭ tio, ĝi ankaŭ gajnis laŭdon en la 18-a Tokia Filma Festivalo.

Ma Liwen diris, ke la filmo priskribas veran rakonton kaj troviĝas detaloj. Ŝi diris:

"Mi kamerais la filmon en kvar sezonojn. Ĝi estas mia propra rakonto, tial la ĉeftemo estas vasta. Mi celas kamerai mian propran sperton, kiu estas unika. Kvankam la ĉeftemo estas granda, tamen estas malfacile trakti ŝanĝon de emocio inter du homoj."

Ma Liwen diris, ke kameraante ĉiujn filmojn, ŝi havas senton esti sorbata kaj turmentata. Tial ŝi aktivas en tio kaj ne rezignas sen sukceso. Tiaj malfacilo kaj atendo estas neforgeseblaj por Ma Liwen. Ĝuste pro amo al filmo, ŝi estas tiel firma kaj insista. Kiel novulo, ŝi ne diplomiĝis el speciala filma instituto, tial estas malfacile por ŝi trovi investon. Ŝi per sia sincereco kortuŝas ĉiujn homojn, inkluzive de verkistino Zhang Jie, kiu ne volas adapti sian romanon al filmo. Ma Liwen diris:

"Komence estis malfacile por mi gajni investon kun granda sumo. Faronte la unuan filmon, por tiel malgranda sumo mi klopodis en kelkaj jaroj. Tio bezonas tempon por esti agnoskata."

En ĉina nuna filma merkato, kvankam kameraado de arta filmo bezonas malgrandan investon, tamen estas malfacile por gajni enspezon. Du filmoj kun malgranda investo, kameraitaj de Ma Liwen ne malprofitigas sed iom gajnigis enspezon. Tio donis konfidon al investa flanko. La tria filmo kameraota de ŝi en la venonta jaro, jam gajnis investon kun granda sumo.

Por kamerai filmojn, Ma Liwen spertis multe da malfacilaĵo kaj piedpaŝis sur pluraj kurbaj vojoj. Nun ŝi ankoraŭ ne edziniĝis. Iam ŝi admiras virinon, kiu elspezas multe da tempo por zorgi pri siaj edzo kaj gefiloj. Tamen ŝi denaske estas venkema homo kaj estas malfacile por ŝi forlasi idealon. Estas kontentige, ke nun ŝia sinteno kvietiĝis kaj ŝi rigardas famecon kaj sukceson ordinarajn. Nun por ŝi kameraado de filmo ŝajne estas vojaĝo.