• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 08:26:08    
Aprecado de orkideo en Guiyang

cri
La urbo Guiyang situas ĉe la akvodisiga linio de Yangzi-rivero, la plej granda rivero de Ĉinio, kaj la Perla Rivero, la tria longa rivero de nia lando, abundas tie montetoj, basenoj kaj valoj.

La urbo Guiyang estas ĉefurbo de la provinco Guizhou, tie ne frostas en la vintro, nek varmegas en la somero. Tia natura kondiĉo tre taŭgas al kreskado de orkideo, pro tio tie troviĝas multspecaj orkidacaj floroj. La Guiyang-anoj tre ŝatas orkideon kaj prenis ĝin kiel "urban floron" de Guangyang. Kiam alvenis sezono de florado, orkideo estas la unua elekto de multaj urbanoj. S-ino Wang Ping, kiu faras vendadon de orkideo dum multaj jaroj, sciigis nin, ke lokanoj bone tenas sian tradicion de plantado de orkideo, kaj estas ege fervoraj pri tio. Ŝi diris:

"En mia butiko mi vendas nur Papilian Orkideon, ĝenerale ne tro altekosta, kaj ĉiu vazo da tia floro kostas je 300-400 juanoj, sed multaj urbanoj de Guiyang, spite tiun ne malaltan koston, fervore aĉetas ĝin."

El la aĉetantoj de Papilia Orkideo en la butiko de s-ino Wang Ping, multaj estas amatoroj de plantado de orkidacoj, kaj aĉetas nur ordinarajn orkideojn por aprecado hejme. Kompare kun ili, fakuloj de orkidacoj estas multe pli rigoraj en elektado de floroj. Ekzemple s-ro Luo Wendian el la provinco Sichuan estas tia fakulo. Li ŝatas nur sovaĝajn orkidacojn, kaj la sovaĝa orkideo de Guiyang aparte plaĉas al li. Li diris:

"En la tuta lando, Guiyang estas la plej riĉa je profitfontoj de sovaĝaj orkidacoj. Miaopinie, la urĝa tasko por ni estas bone protekti la sovaĝajn profitfontojn, ĉar tio havas grandan avantaĝon por plibeligi la medion, purigi la aeron kaj altigi la edukitecon de urbanoj."

En Ĉinio ĉiujare okazas Orkidaca Foiro, kaj la ĉijara foiro ĝuste okazis en Guiyang.

La sidejo de la foiro estas Nacia Kultura Palaco de la urbo Guiyang, tie eksponiĝis pli ol 4 mil vazoj da orkidacaj floroj. Oni aranĝis premion por plej belaj floroj, kaj ĉiu premiita orkideo altiris al si multajn aĉetantojn. Ni vidis iun el tiuj premiitaj orkideoj. Ĝi portas interesan nomon: "Fantazia Knabino". S-ro Hu Keqing el la provinco Guangdong tre ŝatas ĝin. Li diris, ke ĉiujare diverslokaj orkideo-amantoj speciale venas al Guiyang por kune ĝui la ĉarmon de orkideo. Li oponias, ke Guiyang tute povas disvolvi la orkidacan industrion.