• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 15:55:08    
Kampara vivo de emerita vicprovincestro Chen Suhou

cri

Sinjoro Chen Suhou estis vicestro de la provinco Hainan, situanta en la plej suda parto de Ĉinio. Antaŭ tri jaroj li emeritiĝis. Li forlasis la ĉefurbon de la provinco kaj revenis al la fora montvilaĝo, kie li naskiĝis. Dank' al li la malriĉa montvilaĝo grandege ŝanĝiĝis kaj la vilaĝanoj ekvivis kiel urbanoj. En nia hodiaŭa programero ni kune iru al la montvilaĝo, al la 70-jara maljunulo Chen Suhou.

La vilaĝo Songmei estas malproksima montvilaĝo de la gubernio Lingao de la provinco Hainan. Tie oni ofte vidas promenantan maljunulon, sunbrunan, rideman, kun akva botelo en la mano. Li ja estas Chen Suhou. Krom la pura kaj orda vesto, li neniom diferencas de lokaj kamparanoj. Same kiel la kamparanoj de pli ol 170 familioj de la vilaĝo, li ekspluatis legomĝardenon antaŭ sia loĝdomo kaj plantis en ĝi brasikon, rafanon, legumenon kaj tiel plu.

Tiu maljunulo kun ordinara eksteraĵo estas la plej "altranga" kamparano de la provinco Hainan. Li sin okupis kiel vicestro de la provinco Hainan kaj gvidis la agrikulturan laboron dum 7 jaroj, poste li enoficiĝis kiel la vicestro de la konstanta komitato de la provinca popola kongreso. Dum pli ol dek jaroj li estis sur la gvida posteno de provinca nivelo. Emeritiĝinte en 2003 li revenis kune kun la edzino al la hejmvilaĝo, kiun li adiaŭis antaŭ longe, kaj fariĝis kamparano. Li atribuis sian elekton al la profunda amikeco kun kamparanoj.

"Kie mi fiksloĝiĝu? Ĉu en la urbo, ĉu en la kamparo? Tio estas grava turniĝo de mia vivo. En la pasintaj multjaraj laboroj mi ofte kontaktis kamparanojn kaj profunde amas agrikulturon, amas kamparanojn. Ŝajne al mi estas pli facile starigi amikecon kun kamparanoj post reveno al la kamparo."

Nun en Ĉinio estas pli ol 1 500 provincnivelaj aŭ pli altrangaj emeritoj kia Chen Suhou. Plej multaj el ili vivas en grandurbaj oficistaj sanatorioj kun bonaj kuraca kaj sanprotekta servoj kaj oportunaj vivkondiĉoj. Chen Suhou distingiĝis per sia elekto.

Chen Suhou decidis fariĝi kamparano komence nur laŭ la deziro iri for de la ĉaso de famo kaj profito kaj ĝui la maljunecon en kvieto. Tamen hejmenirinte li trovis ke la vilaĝo Songmei restas ankoraŭ malriĉa kaj postiĝinta, kaj la vilaĝanoj vivis ankoraŭ mizere. La realo ŝanĝis lian antaŭan ideon.

"La malriĉa vilaĝo ne sin liberigis de malriĉeco, pri tio ŝuldon havas mi, antaŭa vicprovincestro gvidanta la agrikulturan fakon kaj la laboron por helpi malriĉajn kamparanojn! Ĉu mi povus kovri la ŝuldon per bona faro? Mi devas trovi rimedon por riĉigi la hejmvilaĝanojn kaj helpi ilin solvi iujn problemojn."

Chen Suhou trovis ke la malriĉeco de la vilaĝo kuŝas en kulturado de unuspeca planto. La vilaĝanoj kulturis nur bataton, rizon kaj similajn tradiciajn grenojn kun nealta profito. Tamen najbaraj vilaĝoj kulturis bananon kaj fariĝis riĉaj. Fakte la vilaĝo Songmei antaŭe plantis bananon, sed rikoltis neniom. Sinjoro Wang Ru, vicestro de la subgubernio Nanbao, atribuis tion al la postiĝinta rutina ideo de la vilaĝanoj taksi grenajn plantojn pli ol la ekonomiaj.

"Por disvolvi la bananan kultivadon ni devas solvi multajn problemojn, antaŭ ĉio, la ideon de vilaĝanoj."

Por transformi la ideon de vilaĝanoj, la eksa vicprovincestro Chen Suhou rompis al si la kapon.

Unue li okazigis vilaĝanan kunvenon kaj organizis la vilaĝanojn viziti la bananan kulturan bazon kaj lerni la kulturan arton. Sinjoro Lin Maoqing, kamparano de la vilaĝo Songmei, diris:

"Laŭ la aranĝo de la veterano Chen, ni venis al la bananaj produktaj bazoj en la gubernioj Ledong kaj Dongfang por lerni la bananan kulturadon. Post kiam ni revenis, la vilaĝana komitato mobilizis nin provplanti bananon."

Poste Chen Suhou admonis la kamparanojn unu post alia planti bananon. Finfine li sukcese organizis la "bananan kooperativon" el la plej aktivaj 7 familioj kaj prenis sur sin la oficon de sensalajra konsilanto. Li persone petis krediton por ili kaj garantiis pri la prunto. Li invitis agronomojn por instrui bananan kulturadon al ili respektive. Post kiam la banano maturiĝis, li klopodis por trovi aĉetantojn kaj helpe vendis la unuajn rikoltaĵojn.

Post unu jaro la 7 familioj enspezis proksimume 400 000 juanojn de renminbi. Ili ne nur saldis la krediton de pli ol 60 000 juanoj, sed ankaŭ deponis pli ol 300 000 juanojn. La direktoro de la kredita kooperativo Chen Fengzhang ĝojplene pendigis la unuan tabulon de la gubernio kun la skribaĵo "Fidinda Vilaĝo" sur la pordo de la vilaĝana komitato de la vilaĝo Songmei.

"Ĉar ĉiuj kreditigitaj familioj de la vilaĝo estas fidindaj, tial la kredita kooperativo subtenas la vilaĝon kaj ne maltrankviliĝas pri la prunto."

Kun la financa subteno de la kredita kooperativo, la "banana kooperativo" senĉese plivastigis la produktan skalon. En la pasinta jaro ĉiuj familioj de la vilaĝo kulturis bananon, do la vilaĝo fariĝis fama "banana vilaĝo". Sekve de tiu transformado la malriĉa vilaĝo riĉiĝis, la pokapa neta enspezo obliĝis en tri jaroj.

Post kiam la vilaĝo Songmei iom post iom riĉiĝis, sinjoro Chen Suhou plie gvidis la vilaĝanojn perfektigi instalaĵojn por la produktado kaj vivo kaj konstrui la vilaĝon en ekologian civilizacian vilaĝon. Ili fondis bazaron, kuracejon kaj kulturan centron …. Ege ŝanĝiĝis iliaj vivkondiĉoj kaj vivmanieroj. La vilaĝanoj diris ke Chen Suhou fariĝis kamparano en la hejmvilaĝo, dume la kamparanoj ekvivis kiel urbanoj.