• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 16:37:49    
Ang Lee gajnis oskaron de plej bona reĝisoro

cri

Vespere de la 5-a de marto laŭ la loka tempo, la 78-a oskara ceremonio estis pompe okazigita en Los-Anĝeleso. En la elektado de la plej bona reĝisoro, ĉina reĝistoro Ang Lee venkis multe da usonaj grandaj reĝisoroj per elstara filmo "Monto kun Rompita Dorso", tial li fariĝis la unua ĉino kaj ankaŭ la unua aziano, kiu gajnis la premion.

Li ĉine diris "Dankon pro ĉies atento" al ĉiuj homoj de Taiwan, Hongkong kaj ĉina ĉeftero en siaj salutvortoj.

Li diris, ke li dankas subtenon de ĉiuj laborantoj kaj familianoj. La filmo "Monto kun Rompita Dorso" estis filmita post la morto de lia patro kaj li volis diris "Dankon pro ĉies atento" al ĉiuj de Taiwan, Hongkong-o kaj la ĉina ĉeftero. "Mi dankas ĉiujn de Focus Features, David Lynn, James Schaumus kaj David Lee. Mi dankas mian edzinon, mian filon, mian patrinon, aliajn familianojn kaj ĉiujn ĉinojn!"

"Monto kun Rompita Dorso" estas alia nova filmo de Ang Lee post la "Verda Giganto" en Holivuo. "Monto kun Rompita Dorso" estis adaptita el mikronovelo kaj priskribis sperton de du samseksemuloj, kiuj respektive geedziĝis pro la socia premo.

"Monto kun Rompita Dorso" gajnis 7 kandidatigojn en listo pri kandadatigoj de la premio de ora terglobo kaj fine ĝi gajnis 4 premiojn, nome, de la plej bona filmo, la plej bona reĝisoro, la plej bona scenaro kaj alia. Tio pliigis la eblecon ke "Monto kun Rompita Dorso" gajnu oskaron, kaj multe pliigis la enspezon de la filmo.

Ang Lee venkis aliajn rivalojn kaj gajnis la premion de la plej bona reĝisoro en la jara premia ceremonio de usona reĝisora sindakato. Tio trankviligis Ang Lee en la konkuro de la plej bona reĝisoro en oskaro.

51 posedintoj de la jara plej bona reĝisoro en la historio de usona reĝisor-sindikata premio poste sukcese gajnis la statueton de la plej bona reĝisoro.

La sendependeca produkta premio en la vespero de la 4-a sin donis al al Ang Lee kaj tio ŝajnas profeti la posedon de la plej bona reĝisoro en oscaro por Ang Lee.