• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 19:19:57    
Kompleta disvolva tendenco de Ĉina Piktura Muzeo estas agnoskataj de la socio

cri

Germanaj konservantoj geedzoj Ludwig donacis al la muzeo 117 eŭropajn kaj usonajn artaĵojn, inter ili estas kvar pentraĵoj de Pablo Picasso. Tio estis la unua fojo, ke Ĉinio konservis grandan nombron da okcidentaj artaĵoj. Belartistoj de Korea Respubliko, Japanio, Israelo, Argentino, Francio kaj Usono donacis artaĵojn al la Ĉina Piktura Muzeo. Multaj ĉinaj artaj majstroj kaj famaj pentristoj sinsekve faris donacon al la muzeo. En 2005 la Ĉina Piktura Muzeo gajnis pli ol 6 400 donacaĵojn.

En la pasinta jaro, ĉina fama maljuna artisto Liu Xun donacis al la Ĉina Piktura Muzeo siajn ĉiujn konservaĵojn dum sia tuta vivo. Tio estas gajno de donacaĵoj de la Ĉina Piktura Muzeo kun plej granda nombro, plej riĉa enhavo kaj plej multa speco, inkluzive de rusaj olepentraĵoj, kopiaĵoj de eŭropaj klasikaj olepentraĵoj, ĉinaj pentraĵoj, olepentraĵoj, ksilografiaĵoj, popolaj papertondaĵoj, skulptaĵoj kaj popolaj artaĵoj. Inter ili 108 rusaj olepentraĵoj plenigis blankon de konservado de la muzeo pri rusaj belartaĵoj. Sinjoro Liu Xun diris:

"La Ĉina Piktura Muzeo estas unika kaj plej granda ŝtatnivela piktura muzeo en Ĉinio kun 1,3 miliardoj da loĝantoj. Donaco de miaj konservaĵoj al la muzeo estas ĝojiga afero por mi. Por mi restas malmultaj jaroj kaj mi volas utiligi la ŝancon por fari kontribuon."

Post gajno de donacaĵoj, la Ĉina Piktura Muzeo okazigis koncernan eksponon de donacaĵoj por ke aprecantoj povu apreci tiujn valoraĵojn, kaj tio kaŭzis grandan eĥon en la socio.

Estro de la Ĉina Piktura Muzeo sinjoro Fan Di'an servas en la ofico ekde la fino de 2005, antaŭe li estis vicestro de Ĉina Centra Belarta Instituto. Li parolis pri sia opinio pri la Ĉina Piktura Muzeo antaŭ sia servo. Li diris:

"Mi atentis, ke troviĝas du karakterizoj de disvolviĝo de la Ĉina Piktura Muzeo en 2005, la unua estas, ke labora pensado kaj direkto de kariero estas pli klara. En 2005 la Ĉina Piktura Muzeo okazigis grandan nombron da eksponoj, kiuj spegulas disvolvan tendencon de ĉina belarta rondo, grandskalajn eksponojn pri vida arto el mondaj multaj gravaj kulturaj landoj kaj eksponojn pri donacaĵoj de maljunaj artistoj. La alia karakterizo estas, ke kompleta disvolva tendenco de la muzeo, precipe gravaj kulturaj programoj estas agnoskataj de la socio."

Estro Fan Di'an pluapaŝe eksplikis sian pensadon pri disvolviĝo de la Ĉina Piktura Muzeo kaj diris:

"Ekde 2006, ni alte atentas kvaliton de eksponoj. Tio ne estas sola celo de la muzeo, sed estas espero el la belarta rondo."

Nun la Ĉina Piktura Muzeo jam faris vastan kontakton kun mondaj diversaj muzeoj en Usono, Nederlando, Francio, Britio, Korea Respubliko, Finlando kaj aliaj kaj jam atingis intencon pri kulturaj interfluaj aktivadoj en la jaroj 2006 kaj 2007.