• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 08:34:50    
Interesaj pladoj de Panzhihua

cri
Karaj legantoj, nun ni prezentu al vi konatan frandaĵon tre popularan en Panzhihua. Ĝi portas interesan nomon: Fiŝo Kaŝita en Ŝafaĵo.

En Ĉinio turistoj ofte povas gustumi frandaĵojn rilatajn al ŝafaĵo, ekzemple rostita kompleta ŝafo, boligita, stufita, fritita ŝafaĵoj ktp. Sed en la urbo Panzhihua, oni preparas ŝafaĵon per mirinda maniero: Anstataŭ aldoni spicaĵon, kuiristo metas kelkajn freŝajn karasojn en poton de ŝafaĵo, kaj kiam la ŝafaĵo estas preparita, ĝia gusto estas ege apetitiga. Lokanoj diris, ke tiu plado estas rigardata kiel la plej bongusta manĝaĵo en Panzhihua.

Pri tiu manĝaĵo cirkulas interesa legendo. En la praa tempo, en la provinco Sichuan loĝis longvivulo nomata Peng Zu. Pro sia scienca viv-aranĝo li vivis 800 jarojn. Iutage, lia plej juna filo kaptis kelkajn fiŝojn kaj sen-intence ĵetis ilin en poton de ŝafaĵo. Reveninte hejmen Peng Zu manĝis la ŝafaĵon kaj trovis, ke ĝi estas aparte bongusta. Poste li komencis mem kuiri ŝafaĵon sam-maniere, do ekfuroris tiu fama plado.

Preskaŭ en ĉiu restoracio de Panzhihua oni liveras tiun pladon. S-ro Li Lianping, posedanto de la restoracio Mingyue, diris:

"Tiu ĉi plado estas la plej alloga por alilokaj turistoj, kaj lasis al ili profundan impreson. Multaj el ili ripetfoje venis ĉi tien por manĝi tiun pladon, kaj iuj el ili eĉ kunportis la pladon hejmen."

Ĝuste kiam ni gustumis la pladon nomatan Fiŝo Kaŝita en Ŝafaĵo, kuiristo de la restoracio Mingyue prezentis al ni sian majstrecan arton.

Li fiksis ses lignajn fostojn sur la tero, kaj kroĉis la ĵus deŝiritan ŝaf-felon sur la ses fostojn, farante ĝin eksterordinara kaldrono. La kuiristo metis en ĝin akvon, ŝaf-internaĵojn kaj spicaĵojn, kaj ekkuiris ilin en tiu kaldrono. Duon-horon poste, prepariĝis supo de ŝafaĵo, sed ne difektiĝis la kaldrono el ŝaf-felo. Laŭdire tion inventis armeanoj dum kampado en la praa tempo. Kuiristo s-ro Wu Yuguo klarigis al ni, kial oni povas preni ŝaf-felon kiel kaldronon por kuiri supon. Li diris:

"Ĉar la ĵus deŝirita ŝaf-felo estas malseka, kaj en la ŝaf-fela kaldrono troviĝas akvo, pro tio, dum kuirado ne difekteblas la kaldrono el ŝaf-felo."