• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 16:36:39    
Nederlando permesas fari kompatan mortigon al malsana infano

cri

Antaŭ 4 jaroj, Nederlando estas la monde unua lando, kiu laŭleĝigis kompatan mortigon kadre de plenkreskuloj. Nederlando nun faris ankoraŭ pli surprizan paŝon, nome, novnaskito estu permesata kompate mortigita sub speciala kondiĉo.

Speciala komitato, inspektanta plenumadon de "kompata mortigo al infanoj", komencos funkcii en la venontaj kelkaj semajnoj. Tio signifas, ke Nederlando fakte fariĝos la unua lando, kiu laŭleĝigos "kompatan mortigon al infanoj". Laŭ regulo de la registaro, la premiso estas tio, ke infano havu nekuraceblan malsanon kaj netolereblan doloron.

Nemalmulte da personoj en medicina rondo esprimis subtenon al tio. Iu doktoro en Nederlando esprimis: "Tio ja estas granda progreso. Ni tre ĝojas." Li tial estis nomata "mortiga doktoro". Li antaŭ tio publike konfesis, ke li persone inspektis plenumadon de kompata mortigo al 4 novnaskitoj de 2002 ĝis 2004 kaj ellaboris koncernan regulon de tia plenumado.

"Pakto de Groningen" akcelis la holandan registaron alfronti la disputplenan problemon kaj finfine faris konfirman decidon, ke la inspekta komitato prenu la pakton kiel orientilon.

Fakte, multe da landoj jam silente permesis "pasivan kompatan mortigon", nome, oni ne plu plenumos kuracadon al nekuraceblaj infanoj. Subtenantoj preferas alpreni rimedojn, rapidigi alvenon de morto kaj malpliigi doloron de infano ol rigardi la malrapidan morton de infano. Ĉiujare en Nederlando almenaŭ al 15 severe malsanaj infanoj estas plenumitaj la kompata mortigo pro postulo de gepatroj. Doktoroj sekrete faris tian plenumadon, timante akuzon de murdo. Nur malmulte da kazoj estis raportitaj al la registaro.

Tamen la agado de la nederlanda registaro vekis fortan oponon de grupoj kontraŭ kompata mortigo, ĉar ili opinias, ke tio kaŭzos misuzon de kompata mortigo kaj senigos vivrajton de infanoj, kiuj ne povas esprimi sian volon.

Nederlando ne nur estas la unua lando laŭleĝiganta kompatan mortigon, sed ankaŭ monde la unua permesis geedziĝon de samseksemuloj. Ĉifoje ĝi refoje la unua permesas kompatan mortigon al infanoj sub speciala kondiĉo. La holanda socio povas pli kviete akcepti kompatan mortigon, samseksemon kaj laŭleĝigon de putinoj. Tio grandgrade fontas el indulgemo de la lando.