|
|
(GMT+08:00)
2006-03-08 16:54:00
|
|
La Esperantomuzeo en Vieno en nova vesto
cri
La Aŭstria Nacia Biblioteko investis kelkcentmil eŭrojn por doni al Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj tute modernan hejmon. Tio estas por ni instigo prezenti en serio tiujn unikajn institutojn, kiuj gardas la kulturan heredon de Esperanto kaj prezentas ĝin al internacia publiko. Ekde la unua de decembro 2005 du gravaj ŝtataj Esperanto-institucioj ree estas alireblaj por la publiko: la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. En Herrengasse 9, tute en la centro de la urbo, inter la Ministerio por Internaj Aferoj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj, situas la nove adaptita Palaco Mollard, en kiu ekloĝis kvar sekcioj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kaj tie la Esperantomuzeo trovis sian novan hejmon kune kun la tutmonde fame konata Kolekto por Muziko kaj la unika Muzeo de Tergloboj. La lastaj dek jaroj estis krizaj por la Esperanto-movado. La politikaj ŝanĝoj alportis novajn sociajn strukturojn, kiuj certagrade estas malpli favoraj por nia lingvo. Ne malmultaj grandaj Esperanto-asocoj kaj –entreprenoj suferis redukton de sia aktivado. La jaroj ĉirkaŭ 2000 estis tre danĝeraj por la Esperantomuzeo, fakte oni ne bezonis timi pri la biblioteka havaĵo, ĉar ĝi estas ja en la posedo de la Aŭstria Biblioteko kaj kiel tia neniel forigebla. Firmaj leĝoj protektas niajn objektojn. Sed jes, oni devis timi pri la memstareco de nia instituto. Sed ni elturniĝis el tiu kriza situacio forta kiel neniam antaŭe. Ni atingis la maksimumon de la atingeblo, deklaras Herbet Mayer, la direktoro de la Muzeo. Sur 90 kvadrataj metroj la nova Esperantomuzeo montras sin tute hodiaŭa: apud tradiciaj vitrinoj funkcias ses komputilaj instalaĵoj kaj prezentas diversaspekte la Internacian Lingvon. Per ludaŭtomato ekzemple la vizitantoj povas facile lerni la bazajn gramatikajn principojn de Esperanto. Ke arta lingvokreado ne nur koncernas Esperanton, sed ankaŭ naciajn lingvojn, montras komputila instalaĵo per ekzemploj de artefaritaj vortoj el la germana kaj la angla lingvoj. Filmo donas informon pri la historio de Esperanto. Konciza, sed facile kompreneba enkonduko rakontas al la publiko la fascinajn aspektojn de la propedeŭtika valoro de Esperanto, kiujn pruvis multjaraj eksperimentoj de la Kibernetika Instituto de la Universitato de Paderborn. Unu komputila instalaĵo estas preskaŭ komplete dediĉita al UEA: Speciala programo montras la praktikan aspekton de nia lingvo: sur ekrano movebla mondomapo peras ideon pri la funkcio de la Pasporta Servo, de la delegita reto de UEA kaj de ties organiza laboro, de la Universalaj Kongresoj. Tiuj iloj de moderna muzeoteknologio kombiniĝas kun tradiciaj vitrinoj, kiuj prezentas per libroj, manuskriptoj, fotoj, muzeaj objektoj kaj insignoj la historion de Esperanto kiel fenomenon firme ligitan al la kultura kaj politika historio de la homaro: jen la unua libro de Esperanto, mane pentritaj kaj skribitaj gazetoj el la militkaptitejoj ĉirkaŭ 1919 kaj la manuskripto de Tjolstoj, Victor Lebrun. Ofta, sed ne tre konata fenomeno ekster Esperantujo: Esperanto-vortoj ne malofte servas kiel produktonomoj: Amo, Skribo, Mirinda, Movado, Rado… Tuta vitrino estas dediĉita al tiaj produktoj kaj peras al la vizitantoj la scion, ke la lingvo Esperanto estas tiel bela, ke ĝi funkcias kiel fonto por vastekonataj kaj efektivaj komercobjektoj. Kaj buntaj afiŝoj historiaj, sed ankaŭ kelkaj aktualaj peras belan optikan impreson de la muzeo. Krom la ampleksigo de la prezentita temaro, la muzeo ofertas plian servon: Ĝi estos ekde nun vizitebla ankaŭ sabate, funkciante dum la sekvaj tagoj: Lunde, merkrede, marde, vendrede, sabate 10h00 – 14h00, ĵaŭde 15h00 – 19h00.
|
|
|