• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 18:47:52    
Ĉina registaro pliigos investon al agrikulturo

cri
Ĉina registaro pliigos investon al agrikulturo

Ĉina vicministro pri financo sinjoro Zhu Zhigang diris, ke Ĉinio pliigos investon al la kamparo kaj al agrikulturo, por ke pli da kamparanoj ĝuu la fruktojn akiritajn en la evoluado kaj reformado de Ĉinio.

Tion li diris en gazetara konferenco aranĝita de la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke en la kuranta jaro la centra financa buĝeto de Ĉinio elspezos proksimume 340 miliardojn da juanoj por la kamparo, plimulte je 14,2% ol en la pasinta jaro.

Ĉinio estas la dua plej granda loko de vojaĝantoj al Rusio

La plej lasta statistiko liverita de rusa Ŝtata Statistika Buroo montras, ke en la pasinta jaro, Rusio akceptis 204 milojn da homfojoj de ĉinaj vojaĝantoj. Tiel Ĉinio estas la dua plej granda lando de enlandiĝintaj vojaĝantoj al Rusio.

En 2005 Rusio akceptis sume 2 milionojn kaj 400 milojn da homfojoj de eksterlandaj vojaĝantoj. Germanio okupas la ununa lokon en nombro de vojaĝantoj al Ruso, Finlando, Usono kaj Pollando respektive okupas la trian, kvaran kaj kvinan lokon.

Ne troviĝas deficito de financo de ĉinaj lokaj registaroj

La 7-an de marto en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Qiu Xiaohua esprimis, ke financa enspezo de ĉinaj lokaj registaroj havas favoran saldon je pli ol 97 miliardoj da juanoj en la pasinta jaro kaj ne troviĝas deficito.

Tion Qiu Xiaohua esprimis kiam li kiel komitatano, partoprenis en gazetara konferenco de jarkunveno de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

En 2005 komerca favora saldo de Taiwan al ĉeftero de Ĉinio superis 30 miliarojn da usonaj dolaroj

Laŭ la plej lasta statistika cifero publikigita de taiwan statistika departemento, en la pasinta jaro la totala sumo de komerco de Taiwan al la ĉeftero de Ĉinio atingis 71 miliardojn kaj 700 milionojn da usonaj dolaroj, inter alie, la komerca favora saldo de Taiwan al la ĉeftero superis 30 miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĉina registaro plie favorigos investon al naciminoritataj kaj malriĉaj regionoj

La 6-an de marto en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado Zhu Zhixin esprimis, ke en la estontaj kvin jaroj, kapitala investo kaj ellaboro de disvolvaj politikoj de la ĉina registaro plie kliniĝas al naciminoritataj, landlimaj kaj malriĉaj regionoj.

Tion esprimis Zhu Zhixin en la gazetara konferenco okazinta samtage pri la disvolva projekto de Ĉinio en la estontaj kvin jaroj. Li diris, ke pri diferenca situacio de diversaj lokoj, la ĉina registaro laŭpaŝe reduktos interregionan diferencon de ekonomia kaj socia disvolviĝo por ke la popolamasoj de diversaj lokoj ĝuu paŝo post paŝo samnivelan vivinivelon