• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 08:18:16    
Pluginto ĉirkaǔ Lagoj

CRI
Sun Li (1913—1985), naskita en la gubernio Anping de la provinco Hebei, migris al Beiping (la nuna Pekino) pro malriĉo, diplomite el mezlernejo en 1925. Poste li publikigis artikolojn en la ĵurnalo "Dagong Bao", per pseǔdonimo "Yunfu". En 1936 li venis al la urbeto Tongkou de la gubernio Anxin kaj engaĝiĝis kiel instruisto de elementa lernejo. Dume li konatiĝis kun la popolamasa vivo ĉirkaǔ la Fragmita Lago. En la sekva jaro li partoprenis en la Kontraǔjapana Rezistomilito, okupiĝante ĉefe pri revolucikulturaj laboroj en la meza parto de la provinco Hebei. De tempo al tempo aperis liaj artikoloj, kiaj "Pri Realisma Literaturo" kaj "Pri Lusin", en revuoj de revolucia bazo. En 1939 li transposteniĝis al novaĵ-agentejo de la provincoj Chahaer (jam ne ekzistanta), Hebei kaj Shanxi. Tiutempe li kompilis kaj eldonigis libron "Pri Korespondaĵisto, Korespondaĵa Verkado kaj Aliaj Problemoj". En 1941 li revenis al la meza parto de la provinco Hebei kaj fariĝis redaktoro de "Mez-Hebei-a Tago". Dume li skribis siajn spertojn pri la redaktado, kaj tiuj ĉi artikoloj eldoniĝis libroforme, kun titoloj unue "Literatura Lernolibro por Distriktoj, Vilaĝoj, Rotoj kaj Plotonoj" poste "Literatur-Arta Lernado" en 1946. En 1944 li iris al Yan'an kaj vizitis Lusin-an Instituton de Arto kaj Literaturo. Poste li laboris en la instituto kaj publikigis famigan novelon "Lotusa Lago" kaj aliajn verkojn. Post kapitulaco de la japana imperiismo en 1945, li iris en vilaĝon de la meza parto de la provinco Hebei por daǔrigi sian verkadon.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li laboris en la municipo Tianjin kiel redaktoro. El lia mano aperis romano "Komenco de Uragano", mallongaj romanoj "Vilaĝa Kanto" kaj "Unua Rakonto pri la Familio de Forĝisto kaj Lignaĵisto", novelaro "Bukedo el Tianjin" kaj esearo "Tezoj pri Literaturo". Krome, en 1958, la Ĉina Junula Eldonejo publikigis lian kolekton de noveloj kaj prozaĵoj, titolitan "Notoj ĉe la Fragmita Lago", kiu reeldoniĝis en 1962. Post 2 jaroj aperis lia poemaro "Melodio el la Fragmita Lago". Poste, pro malsano, li malmulte okupiĝis pri verkado. Bedaǔrinde! Li ja havis tre altan nivelon de arto, grandan talenton kaj apartan stilon, estante verkisto doninta jam gravan kontribuon al la socialisma literaturo de nia lando.

"Notoj ĉe la Fragmita Lago", kiel dirite, estas kolekto de noveloj kaj prozaĵoj. Ĝi, kvazaǔ trezorujo, portis plej grandan famon al Sun Li kaj pleje reprezentas lian kreadan stilon. Plejpartaj pecoj el la kolekto ne havas intensan dramecan konflikton nek zigzagan rakontan intrigon, tamen ili, similaj al lotusaj floroj en la Fragmita Lago aǔ rememorigaj al plantoj sur kampoj en la ebenaĵo de la meza parto de la provinco Hebei, ĉiam logas legantojn per ĉarmaj petaloj kaj freŝa aromo, kaj liveras al ni bonan artan sperton. Unue, la aǔtoro tre atentis viv-enhavon de verko kaj laǔeble faris, ke liaj verkoj entenu poeziecon, freŝan aktualecon kaj fortan historiecon. Ekzemple, "Januaro" temanta pri tio, ke iu onklino havas 3 filinojn kiuj jam atingas la aĝon de edziniĝo... la tuta familio, ĉirkaǔsidante en terlito, parolas pri svato; la patrino kaj filinoj havas malsamajn vidpunktojn pri geedziĝo, tio spegulas apartecon de karaktero kaj diferencan nivelon de politika konscieco. Due, Sun Li tre atentis esprimi epokan temperamenton de homaj figuroj. En 1978 li mem diris, "La militoj kaj revolucio ŝanĝis ne nur la vivon de la popolo, sed ankaǔ la spiriton kaj temperamenton de la nacio". Li klopodis efektive por tio, ke liaj verkoj fidele spegulu tiajn ŝanĝojn, manifestu vivmanieron de la popolo en tiu epoko kaj vidigu realajn penson, humoron kaj agon de tiamaj homoj. Trie, la priskribado kaj lingvaĵo estas imitindaj. La aǔtoro, havanta riĉan spertadon en la kampara vivo, tre alte atentis viv-entenecon de verkoj, tial lia priskribado estas kaj preciza kaj elokventa, plena de poezieco kaj pentriteco, kaj elvoka al moviĝaj trajtoj de figuroj en popolaj rakontoj kaj legendoj; foje oni kvazaǔ aǔdus klaran batadon de ritmo kaj flarus spiron de juneco. El la nuntempaj verkistoj Sun Li estis la malmultaj, kiuj lertis en paǔsado per vortoj.

"Unua Rakonto pri la Familio de Forĵisto kaj Lignaĵisto" estas mallonga romano, verkita en 1956, eldonita en 1957 kaj reeldonita en 1978. Ĝia rakonto okazis en iu vilaĝo de la provinco Hebei. Kiel indikite en la titolo, temas pri forĝisto kaj lignaĵisto. Malgraǔ tio, ke ĝis sia forpaso la aǔtoro ne elkovis duan rakonton, la unua jam ampleksas ĉion de batalado inter du vojoj en la kamparo. Estante kvazaǔ kompetenta reĝisoro, la aǔtoro fokusigis per koncentra metodo rakonton de pli ol 10 jaroj en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en kelkajn vivplanojn: Antaǔ la Kontraǔjapana Rezistomilito, forĝisto Fu Laogang kaj lignaĵisto Li Laodong forĝis kaj ĉarpentis profundan amikecon inter si en malriĉeco; poste iliaj idoj Jiuer kaj Liuer, kune kreskante, flegis nebulecan amon. La 2 generacioj, reciproke apogantaj kaj helpantaj, kune pasigis penigajn jarojn de la Kontraǔjapana Rezistomilito; dum la 2 familioj, ligate per ne tre klara boeco, fariĝis unu. Post la ĉina venko en la Kontraǔjapana Rezistomilito, Fu Laogang reiris kun sia filino al la naskoloko en la provinco Shandong, tamen, ekster ilia atendo, ili falis en dolorigan abismon kreitan de Ĉankajŝek-reakcia instanco; aliflanke Li Laodong riĉiĝis kun aliaj en liberigita regiono. Estis jam la komenco de la 50-aj jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kiam Fu Laogang revenis kun sia filino al Li Laodong. Vidinte la amikon tiel malriĉa kvazaǔ forlavita, Li Laodong paradis per nove aĉetitaj domo kaj pelto kaj ebriiĝis en taga sonĝo pri pli granda riĉiĝo; sekve neakordigebla kontraǔdiro naskiĝis inter la 2 malnovaj kaj oldaj amikoj kaj pro malsamo de la vivnivelo kaj pro diverĝo en ideologio. Tio trafis ankaǔ la 2 junajn, Jiuer kaj Liuer, eĉ pli, tragike diskrevis ilia amoro, kaǔzite de antipodeco de vojoj kaj idealoj en la vivo. Oni do povas facile vidi la fortecon kaj profundecon de la verko de Sun Li, kiu evidentigis per varma tuĉado senkompatecon de la historia leĝo – estis neevitebla la kolizio de Li Laodong kontraǔ la nova socio, kiam li, restante produkta kamparano, venis kun forto de tradicia kutimo, en la stadion de socialisma transformado; estis ne hazarde, ke rompiĝis lia amikeco, kiam li, iel riĉiĝinte, trafis la proletecan Fu Laogang.

Sun Li! La persona nomo signifas plugilon kaj plugadon. Li ja tre lerte plugadis ĉirkaǔ la Fragmita Lago kaj Lotusa Lago, kun aparta amo.