• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 18:15:13    
Konstruado de novtipa kamparo

cri
Antaŭ kelkaj jaroj, oni jam faris provon de la politiko la unua en la provinco Guizhou. La loka registaro investis centmilojn da juanoj de renminbi, kondukis kamparanojn konstrui ŝoseojn, domojn, higienajn instalaĵojn kaj kulturajn kampojn, kaj per la maniero de subvencio stimulis kamparanojn planti ekonomiajn plantojn. Post kelkjara konstruado de bazaj instalaĵoj, nun la vilaĝo Qiaodi unuapaŝe fariĝis novtipa kamparo kun perfektaj instalaĵoj kaj riĉa vivo.

Parolante pri ŝanĝiĝo en la lastaj kelkaj jaroj, vilaĝanino Li Fumei havas profundan senton. Ŝi sciigis raportiston, ke antaŭe ŝia vivkondiĉo estis malbona.

"En kuiro, antaŭe, ni bruligis branĉofaskon, nun ni uzas gason, likvan gason kaj mingason."

Sinjorino Li diris ankaŭ, ke antaŭe en ŝia hejmo, homoj kaj dombestoj uzis saman necesejon, nun oni ne nur finkonstruis specialan necesejon por homoj, sed ankaŭ instalis varmakvan maŝinon.

Kompreneble, ŝanĝiĝo en la vilaĝo Qiaodi estas enkorpigita ne nur en loĝa medio, sed ankaŭ en socia moro. Respondeculo de la vilaĝo Qiaodi sinjoro Liu Xin diris:

"Antaŭe en nia vilaĝo, la atmosfero de ŝtelo estis relative serioza, kaj la kialo estas malriĉo. Nun, en la lastaj 4 jaroj okazis neniu socia publiksekura kazo kaj kriminala kazo."

En marto de la kuranta jaro en sesio de Tutlanda Popola Kongreso, la ĉina registaro publikigos la projekton de nacia ekonomio kaj socia disvolvo en la estontaj 5 jaroj, samtempe deklaros sumon por novtipa kampara konstruado. La kreska kapitalo estos uzata ĉefe en plibonigo de kamparaj bazaj instalaĵoj, altigo de agrikultura scienc-tekniko, livero de kuracado, eduko, kulturo kaj aliaj publikaj servadoj al kamparanoj. Nun, iuj ĉinaj registaroj jam aktive agas kaj sinsekve ellaboris koncernan planon por subteni la kamparan disvolvon.

La ĉina registaro ankaŭ apelaciis, ke financaj establaĵoj, entreprenoj, kaj kondiĉaj personoj investu konstrui novtipan kamparon por akceli socian justecon kaj harmonion.

Sinjoro Chen Xiwen, vicestro de la oficejo de ĉina centra financa gvida grupo, informis, ke por subteni la konstruadon de novtipa kamparo, en la estonteco Ĉinio senĉese pliigos investon al la kamparo.

Li esprimis, ke dank' al pli ol 20-jara ekonomia altrapida kreskado, Ĉinio jam unuapaŝe posedas la financan kapablon pri fortigo de subteno al agrikulturo kaj la kamparo kaj tute povas subvencii agrikulturon per fruktoj, akiritaj de industriiga disvolvo. Aliflanke, la politiko de la ĉina registaro pri konstruado de novtipa kamparo efike altigos aĉetan kapablon de kamparanoj, tio altiros ĉinan enlandan bezonon, ankaŭ estas favora al longtempa disvolvo de la ĉina ekonomio.