La profundkolora pentraĵo de Yunnan-provinco estis kreita kaj esplorita de Ding Shaoguang, Jiang Tiefeng kaj aliaj mezaĝulaj pentristoj en la provinco Yunnan.
Uzante la linioformon de ĉina tradicia pentrado kaj brilajn kolorojn de la moderna pentrado de la okcidentaj landoj, ili igas la pentraĵojn havi specialan belecon. La enhavo de la pentraĵoj ĉefe temas pri natura pejzaĝo kaj vivo, historio kaj kulturo de nacimalplimultoj de la provinco Yunnan. Kunfandante la plenplenan naciecan apartecon, pentran lingvon de oriendo kaj okcidento kaj la antikvan kaj modernan pentroteknikojn, ili havigas al la pentraĵoj fortan perspektivan senton. La pentraĵoj estas kolorplenaj kaj donas al la vidantoj iluziecon, fortan belecon kaj ornamecon.
1 2 3 4
|