• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 19:05:22    
Ĉina protekta afero de historia objekto akiris rimarkindan frukton (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la nuna mondo, troviĝas nenia lando ol Ĉinio, kies arkeologiaj elfosoj atingas 500 fojojn en ĉiu jaro. Ĉina protekta afero de historia objekto havas la plej grandan skalon de la afero en la mondo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Antaŭ nelonge, la ĉina registaro deklaris, ke de la kuranta jaro, la 2-a sabato de junio en ĉiu jaro estas "Tago de Kulturaj Heredaĵoj". Pri tio, vicestro de ĉina Ŝtata Relikva Administracio Zhang Bai opinias, ke la ĉina protekta afero de historia objekto ĉiam estas afero de la popolo. En la lastaj jaroj, ĉina ekonomio kontinue kreskis per alta rapideco kaj okazis granda nombro da arkeologiaj elfosoj kunlaboraj al bazaj instalaĵoj. La ĉina registaro tago post tago alte atentas la protektan laboron de historia objekto kaj dank' al tio, tutlanda ĉiflanka afero havas grandan disvolviĝon. Li diris:

"Protekta laboro de historia objekto rapide disvolviĝas, precipe pri kelkaj grandaj programoj, ekzemple protekto de historia objekto en translokiĝo de la tri gorĝoj de la rivero Yangzi kaj tiu en inĝenieriaĵo konduki akvon de sudo al nordo altiras al si subtenon de tutlanda arkeologia forto, tial ili glate funkcias. Cetere protekto de silka vojo en Xinjiang komenciĝas. Evoluado de ekonomio kaj socio akcelas disvolviĝon de relikva afero."

La inĝenieriaĵo konduki akvon de sudo al nordo menciita de Zhang Bai estas memfarada inĝenieriaĵo kun la plej granda skalo en Ĉinio. Ĝi celas per kanaloj konduki abundan akvon el suda ĉina landparto al la norda landparto. Ĉar centra ĉina landparto trapasata de kanaloj estas origina loko de la ĉina civilizacio kaj posedas ege enhavoriĉan kulturan heredaĵon, tial la ĉina registaro asignas por fari arkeologian elfoson kaj la protektan laboron de historia objekto.

Laŭ materialoj de ĉina Ŝtata Relikva Administracio, en la lastaj dek jaroj, nombro de ĉinaj subteraj arkeologiaj programoj preskaŭ atingis 500, tia grandskala subtera elfoso liveras valoran referencon por esploro de ĉina historio kaj origino de la ĉina civilizacio, ĝi ankaŭ akcelas disvolviĝon de muzeo kaj kaŭzas atenton de personoj el monda arkeologia rondo. En oktobro de la jaro 2005, en la antikva urbo Xi'an, okazis la 15-a Konferenco de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj. En la konferenco, oni faris diskuton kaj esploron pri nova vojo por protekto de kulturaj heredaĵoj en la 21-a jarcento kaj publikigis rilate al kulturaj heredaĵoj kaj media protekto. Estro de ĉina Ŝtata Relikva Administracio Zhang Bai opinias, ke la konferenco antaŭenpuŝas mondan relikvan aferon. Li diris:

"Al tiu konferenco ĉeestis pli ol cent landoj kaj regionoj. La konferenco kaŭzis grandan influon kaj akiris frukton. Cetere en la konferenco oni ankaŭ publikigis . La deklaro havas sian karakterizon kaj menciis signifon de relikva medio, la rilatojn inter relikva medio kaj relikvo kaj gravan signifon de la nuna protekto de la medio. Tio estas kontribuo al monda relikva protekta afero."