• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-13 15:48:33    
Iom pri ĉina protekta afero de historia objekto (foto)

cri

Emfazo de scienca tekniko en la protekta laboro de historia objekto estas unu el karakterizoj de la ĉina protekta laboro en la lastaj jaroj. Ni prenu protekton de monda kultura heredaĵo terakotaj militistoj kaj ĉevaloj kiel ekzemplon, pro rolo de aero, koloraj fajencoj alikoloriĝas surtere. Ĉinaj fakuloj kaj germanaj fakuloj kunlaboras kaj nun jam bone solvas la problemon. Sinjoro Zhang Bai diris:

"Scienca tekniko en la protekto de historia objekto havas senprecedencan disvolviĝon. Nun en la tuta lando establiĝis 6 centroj pri protekto de historia objekto, plimultiĝas instalaĵoj kaj pliiĝas investo. Ekzemple sciencteknika bazloko pri fresko ĉefe esploras protekton de murpentraĵo. Scienca tekniko ludas grandan rolon por protekti historiajn objektojn."

Pro vasta teritorio, disvastiĝo de historia objekto en ĉinaj diversaj lokoj havas sian propran karakterizon. En la provinco Henan kaj Shanxi, centra Ĉinio, famas per riĉaj enterigitaj historiaj objektoj kaj en tiuj lokoj troviĝas multaj ruinoj pri antikvaj maŭzoleoj kaj antikvaj palacoj; en la provinco Shanxi, subteraj konstruaĵoj, kiuj havas pli ol miljaran historion, okupas pli ol 70% de tiu en la tuta lando kaj ili bezonas zorgeman protektadon; en la ĉefurbo Pekino, kolektiĝas kvionaj mondaj kulturaj heredaĵoj en Ĉinio. Konsidere de malsama stato, en diversaj provincoj kaj urboj, publikiĝis koncernaj reguloj kaj tio estas unu el karakterizoj de la ĉina protekta afero de historia objekto en la lastaj jaroj. Ni prenu Pekinon kiel ekzemplon, pri rekonstruado de antikva kvartalo, kiu estas alte atentata en la mondo, la pekina magistrato ellaboris specialan regulon. Estro de pekina Relikva Buroo sinjoro Mei Ninghua diris:

"Ni akiris gravan frukton en leĝdonado, t.e. popola kongreso de Pekino aprobis kaj tio havas gravan signifon por protekto de antikva pekina kvartalo kaj historia fenomeno de kvartaloj kaj markis, ke protekto de antikva pekina kvartalo iras sur laŭleĝa vojo. Cetere ni disvolvas enketon kaj esploron por funkciigi laŭleĝadon pri protekto de la Granda Muro."

Oni diras, ke se la ĉina ekonomio ne tiel rapide evoluas, ĉina arkeologio kaj protekto de historia objekto ne povas havi tiel grandan skalon. Kompreneble pro bezono de moderna konstruado, pluraj arkeologiaj laboroj estas negativaj, tamen ĝuste pro sia evoluo, la ĉina ekonomio liveras kapitalan garantion de la ĉina protekto de historia objekto kaj scienca esplorado kaj dank' al tio antikvaj civilizaciaj ruinoj povas eviti detruon en epoka ŝanĝigo.