• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-13 18:00:18    
(foto)Fajra kultado ---- Freneza gajo, aldonita de fajra dio <1>

cri
Ĉiu-jare, la 3-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas la longtempe atendata tago de la homoj de Yi-nacieco, kiuj loĝas en Hongwan-vilaĝo de Mile-gubernio de Yunnan-provinco. Ĉar en la samatago ĉiu-jare, ili pentras la korpojn, ŝminkas, adiaŭas malnovan fajron, bonvenigas la novan, ĝuas longstratan bankedon, okazigas solenan manifestacion pri fajra kultado kaj adiaŭado de la fajro.

La vilaĝo Hongwan distancas de Mile-gubernia urbeto je pli ol 20 kilometroj kaj estas la loĝejo de Yi-naciecaj homoj. Ĝi konsistas el pli ol 300 familioj kaj pli ol 1 000 homoj. Escepte de la fajra kultado, tie ankoraŭ troviĝas riĉa nacieca kulturo.

·Fonto de fajra kultado

Laŭ diro, en la antikveco, popolo de Yi-nacieco ne scipovis uzi la fajron. Pro la kunekzistado kun la bestoj, ilia vivo estis tre danĝera. Iutage ĉe fulmotondro, ruĝa bulo falis de la ĉielo, en arbkavon kaj bruligis la arbon. Homoj trovis, ke la fajro povas forigi bestojn kaj malvarmon kaj alporti lumon, la rostita viando estas ege bongusta kaj samtempe fajrego povas forbruligi grandpartajn arbarojn kaj furiozajn bestojn. Homoj respektis kaj samtempe timis la fajron kaj ili imagis, ke ekzistas dio por regi ĝin. Post iu akva katastrofo, homoj perdis fajrsemon. Mudeng, iu antaŭulo frotis fortan lignbastonon sur ŝtono. Finfine li prenis la fajrsemon en la 3-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro. Teninte la manieron por uzi la fajron, li instruis ĝin al homoj. Ekde tiam ĝis nun, homoj de Yi-nacieco kultas Mudeng kiel fajran dion.

·Preparado antaŭ fajrkultado

Ĉiu-jare en la 3-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro, la vilaĝanoj devas plenumi jenajn aferojn: adiaŭi malnovan fajron frumatene, ĝui longstratan bankedon, kulti fajron en posttagmezo, bonvenigi novan fajron kaj danci fajrodian dancon. Do frumatene de la sama tago ĉiu-jare, virinoj de la vilaĝo Hongwan prenas festajn vestaĵojn, frue preparas ovojn kun ruĝa sukero kaj aliajn manĝetojn por gustumigi la gastojn. Poste ili estingas ian ajn malnovan fajron kaj forbalaas skorion el la kameno kaj forno por bonvenigi la novan fajron en posttagmezo. En la tagmezo, sekvante la alvenon de gastoj kaj parencoj, la vilaĝo ekvivplenas. Kunportante grandan ŝamisenon, junuloj kaj junulinoj ĝoje dancas kaj bonvenigas la gastojn per siaj specialaj varmomelodioj. Poste la longstrata bankedo ekkomenciĝas. Ĝi longas je centoj da metroj, sur la longa ŝtona tablo pretas milojn da pladoj, miloj da vilaĝanoj kaj gastoj sidas en ambaŭ flankoj de la ŝtona tablo kaj ekmanĝas. Spertante diversajn dialektojn, tostojn kaj bongustajn manĝaĵojn de Yi-nacieco, oni ne povas havi la fremdan senton kaj tio ankaŭ mallongigas la diferencon inter diversaj kulturoj.