• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 09:09:51    
Estas urĝe protekti kulturajn heredaĵojn

cri

Protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj fariĝis varma punkto diskutata de reprezentantoj kaj komitatanoj de la "du sesioj".

Ili opiniis, ke nacia kulturo estas korpo de naciaj spirito kaj sento, estas rekta enkorpiĝo de naciaj karakterizoj kaj estas lokalo de nacia kondensa forto. Dum la disvolvado de ekonomio, kultura medio de Ĉinio faras grandan ŝanĝiĝon kaj multe da kulturaj heredaĵoj malaperis. Pro tio, ke kulturaj heredaĵoj estas trezora riĉfonto, kiu estas ne reproduktebla, tial estas urĝe fortigi protektadon al kulturaj heredaĵoj.

Antaŭ ol eniri en aviadilon, Li Kuinan, reprezentanto, prenis preparitan diskutprojekton kaj serĉis signaturon en grupo. Ŝia ideo gajnis subtenon de multe da reprezentantoj de la ŝanhaja grupo. Jam 30 reprezentantoj subskribis nomon.

Li Kuinan, kiu ĉiam alte atentas protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj, opiniis, ke sekve de plifortiĝo de tutmondigo kaj plirapidiĝo de moderniga procezo de la lastaj jaroj, estas urĝe plifortigi protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj. "Se ni ne rapide metus la problemon en diskutan tagordon, multe da kulturaj heredaĵoj ne povus esti postlasitaj. Tio ja estas domaĝo!" Ŝi maltrankvile diris.

S-ro Liu, reprezentanto el Aomen-a Speciala Administra Regiono, diris, ke kvintesenco de tradicia kulturo devas esti konservata kaj heredata. Kulturaj heredaĵoj alfrontas danĝeron, ke ĝi eble malaperos en ia ajn momento. Multe da reprezentantoj kaj komitatanoj esprimis: "Ni konkuras kun la tempo pri protektado al kulturo."

S-ro Feng, komitatano de Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, apelaciis, ke oni kiel eble plej frue faru enketon kaj agnoskon al elstaraj heredantoj de ĉiuj nacioj. Protektado al popola kulturo ĉefe dependas de buŝa inicado de heredantoj. Malapero de heredantoj signifas malaperon de kulturo. Tial, la ŝlosilo de protektado al heredantoj estas garantio al heredontoj de generacio al generacio.

S-ro Zi, vicestro de Specialista Komitato sub Protekta Projekto al Ĉina Nacia Popola Kulturo, opiniis, ke kompare kun materia kultura heredaĵo, nemateria kultura heredaĵo alfrontas pli multe da problemoj kaj malfaciloj pro sia diverseco, komplikeco kaj moviĝeco. Nuntempa situacio estas ĝojiga tamen urĝa. Ni bezonas apelacii leĝdonadon kaj veki konscion de tutlanda popolo al protektado de kulturo.