• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 15:33:22    
La plej frua Forstuma Tago (foto)

cri

Laŭdire, Forstuma Tago plejfrue venis el antikva Palestino, tamen sekve de forpaso de la tempo, oni ne povas pruvi kiu tago estas la plej antikva Forstuma Tago, tiel usona ŝtato Nebrasko fariĝis la unua regiono kiu difinis la Arban Tagon.

Malmultaj arboj vivas tie, la tero estas seka kaj estas granda la sablovento. La medio estas malica. En la 5-a de aprilo 1872, en hortikultura asocio de la ŝtato, iu viro nomata Morton prezentis, ke ĉiuj homoj plantu milionon da arboj por ŝanĝi medion de tiu loko. Poste en tiu tago ĉiujare, la ŝtato okazigas aktivadon de volonta plantado. Post pli-ol-dek jaroj, sterila monto de mil kvadrataj kilometroj fariĝis arbaro.

En la jaro 1885, por laŭdi meriton de s-ro Morton, la ŝtata parlamento de Nebrasko decidis difini la naskiĝtagon de Morton, la 22-an de aprilo, kiel la lokan Arban Tagon, tio estas la plej frua Forstuma Tago en la mondo. En 1932, tiu ŝtato ankaŭ eldonis la unuan memoran poŝtmarkon pri Forstuma Tago en la mondo, sur la poŝtmarko pentriĝas geknaboj kiuj plantas.

En 1972, Usono okazigis celebradon de 100-jariĝo de la Forstuma Tago, fondis Tutlandan Komitaton pri Forstuma Tago kaj difinis la lastan vendredon de ĉiu aprilo kiel la tutlandan Arban Tagon. Ekde tiam, multaj lernejoj organizas infanojn senpage planti en la Forstuma Tago.

Diverstitola Forstuma Tago

La Forstuma Tago havas malsamajn titolojn en diversaj landoj, Japanio komencis urban verdigan aktivadon en 1922, tiam la registaro difinis la tagojn de la 1-a ĝis la 7-a de aprilo kiel la "Verdan Semajnon", dume la 3-a de aprilo estas la Forstuma Tago. Ekde la jaro 1976, la japana registaro okazigas aktivadon de "Planta Tago" en septembro kaj oktobro ĉiujare kaj difinas apartan ĉeftemon al ĉiu "Planta Tago".

En Irlando, Forstuma Tago estas monopolo de lernantoj, tial tiu tago estas nomata kiel "Forstuma Tago de Lernantoj"; en Israelo, la Forstuma Tago estas nomata kiel "Arba Novjara Tago"; en Francio, franca prezidento proponis en 1977 difini la 31-an de marto ĉiujare kiel la "Tutlandan Arban Tagon" kaj marton kiel verdigan monaton; en Alĝerio, la registaro difinis ĉiun vendredon de la arbariga sezono de ĉiu jaro kiel "Volontan Plantan Tagon", nur de 1980 ĝis 1981, 560 miloj da volontuloj partoprenis en plantado kaj plantis 12 milionojn da arboj.

La Plej longa Forstuma Tago

La Forstuma Tago de multaj landoj daŭras kelkajn monatojn, Koreio estas unu el tiuj landoj. En 1947, la registaro difinis aprilon kaj oktobron kiel Arban Monaton, dume la 6-a de aprilo estas la Forstuma Tago. Diversaj provincoj kaj gubernioj difinis sian propran Arban Semajnon laŭ la klimato. Okaze de printempo kaj aŭtuno, plantaj sezonoj, la registaro mobilizas la popolanojn tute sin dediĉi al plantado. Institucioj, lernejoj, trupoj kaj civitanoj ĉiuj portas devon de plantado kaj protektado de arbaro.

Slovakio rigardas la tutan printempon Forstuma Tago; la Forstuma Tago de Egiptio daŭras tri monatojn, en la jaro 1980, Egiptio jam difinis la Arban Tagon de septembro ĝis novembro, ĉar en tiu periodo, relative sufiĉas sunlumo kaj pluvakvo, kiuj favoras kreskon de arboj; Meksikio starigis plantadon en la fino de la 19-a jarcento, en 1954 la registaro sankciis leĝon kaj difinis, ke la pluva sezono de junio ĝis septembro estu la Forstuma Tago.

Kompare kun tio, la plej longa Forstuma Tago en la mondo estas tiu de Senegalio. Ĉiujare post la pluva sezono, la senegala registaro alvokas diversajn lokojn okazigi aktivadojn pri "unu arbo por unu persono", "verdiga vilaĝo", "verdiga lernejo", la Forstuma Tago komenciĝas en aŭgusto kaj daŭras pli ol duonjaron.