• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 17:12:12    
Informa servado de diĝita televidilo eniris en vivon de popolanoj

cri
Parolante pri diĝita televidilo, oni ofte pensis pri klara bildo kaj brila televida programo. Efektive, krom tio pro ĝia kapablo de informa transmisio, diĝita televidilo povas liveri al uzantoj ankaŭ amason da informoj. Nun en iuj ĉinaj lokoj, kie komerco kaj financo estas relative evoluintaj, jam aperis per diĝita televidilo aĉeto de aŭtoj kaj domoj, registro por viziti kuraciston kaj aĉeto de akcio, kaj diĝita televidilo grande liveras oportunon al popolanoj.

En la kuranta jaro, la maljunulo Wang Qinpu, loĝanta en la ĉina urbo Hangzhou, jam aĝas je 77 jaroj, televidilo estas la intima partnero de li kaj lia edzino. Antaŭ unu jaro, la nova afero nomita diĝita televidilo eniris en la vivon de la maljuna paro. Estas ĝojige, ke per informoj liveritaj de la diĝita televidilo, ili povas pli facile aĉeti librojn ŝtatajn de ili.

"Vidinte la vicon pri vaste disvenditaj libroj de la lasta semajno sur la diĝita televidilo, mi aĉetis la libron, kiun mi ne havas, tio estas oportuna!"

Liverante servadon al maljunuloj, kiel sinjoro Wang Qinpu, diĝita televidilo oportunigas homojn, kiuj laboras. Civitano de la urbo Hangzhou sinjoro Chen Hong havas infanon, la labora ritmo estas rapida, pro la malfermo de diĝita televidilo, aĉeto de rizo, faruno kaj oleo ne okupas lian pli multan tempon.

"Ekzemple, mi elektis rizon kun la marko Jiangnan, mi nur bezonas konfirmi aĉeton en la diĝita televidilo kaj poste elekti la nombron, kaj fine refoje konfirmi aĉeton, tiel mia mendilo finiĝos."

Preskaŭ en duona horo, rizo aĉetita de sinjoro Chen Hong jam sendiĝis hejmen. Servisto sinjoro Jin Qiang sciigis raportiston, ke pro la servado de aĉetaj informoj de diĝita televidilo, ili havas amason da stabilaj klientoj.

"Laŭ la nuna statistiko, per diĝita televidilo jam 20 mil ĝis 30 mil klientoj fariĝis niaj longtempaj klientoj, ili havas la konsuman sumon je 100 juanoj ĝis 300 juanoj ĉiumonate."

Kiel sinjoro Chen Hong, nun en la urbo Hangzhou multaj familioj ne nur vidas pli riĉajn programojn per diĝita televidilo, sed ankaŭ povas kompreni vivinformojn kaj ĝui servadon de aĉeto, mendo de bileto, aĉeto de akcio, aŭto kaj domo.

Parolante pri la informa servado de diĝita televidilo, sinjorino Tang Yu, asistantino de ĝenerala direktoro de Diĝita Televidila Limigita Korporacio de la urbo Hangzhou, diris:

"Diĝita Televidilo estas videbla kaj uzebla. Laŭ la uzado de diĝita televidilo, ni liveris amason da servaj informoj, ekzemple sur la diĝita televidilo ni havas 6 vivservajn programojn. Oni povas ne nur serĉi sed ankaŭ uzi informojn."

Laŭ konigo, nun Ĉinio fundamente realigis diĝitigon en ĉeneroj de produktado, elsendado kaj transmisiado. Sed ĉar nun plej multaj televidilaj riceviloj estas analogaj, kaj la ĉina televidila diĝitigo ĉefe solvis la diĝitigon en la ĉenero de ricevo.

Parolante pri la teknika supereco de diĝita televidilo, sinjoro Zheng Xiaolin, vicĝenerala direktoro de la Diĝita Televidila Limigita Korporacio de la urbo Hangzhou, diris:

"Kompare kun analoga televidilo, transmisia vojo de diĝita televidilo estas pli vasta, la analoga televidilo povas transmisii nur dekojn da programoj, sed diĝita televidilo, centojn da programoj, samtempe la kvalito altiĝis. Estas pli grave, ke ĝi povas transmisii pli multajn informojn, popolanoj povas uzi televidilojn fari informan eĥon kun ekstera mondo, tial televidilo egalas simplan komputilon, sed la manipulo estas pli simpla ol tiu de komputilo."

Kiel la urbo Hangzhou, nun oni faris turniĝon de analoga televidilo al diĝita televidilo en 50 provpunktoj kaj urboj de Ĉinio. Sinjoro Zheng Xiaolin opiniis, ke ĉar televidilo estas la ĉina plej populara informa ilo, la popularigo de diĝita televidilo havas grandan merkatan potencialan forton.