• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 17:26:58    
Orkidaca Foiro de Guiyang

cri
En Ĉinio ĉiujare okazas Orkidaca Foiro, kaj la ĉijara foiro ĝuste okazis en Guiyang.

La sidejo de la foiro estas Nacia Kultura Palaco de la urbo Guiyang, tie eksponiĝis pli ol 4 mil vazoj da orkidacaj floroj. Oni aranĝis premion por plej belaj floroj, kaj ĉiu premiita orkideo altiris al si multajn aĉetantojn. Ni vidis iun el tiuj premiitaj orkideoj. Ĝi portas interesan nomon: "Fantazia Knabino". S-ro Hu Keqing el la provinco Guangdong tre ŝatas ĝin. Li diris, ke ĉiujare diverslokaj orkideo-amantoj speciale venas al Guiyang por kune ĝui la ĉarmon de orkideo. Li oponias, ke Guiyang tute povas disvolvi la orkidacan industrion. Li diris:

"Guiyang estas tre bona je la aero kaj medio, apartenas al ĝardenaj urboj el montoj kaj riveroj, ĉio ĉi estas tre favora por disvolvi la orkidacan industrion."

En la ĉijara Orkidaca Foiro vidiĝis ankaŭ orkideo nomata "Brokateska Ĉinio", kiu lasis al ni profundan impreson. Ĝiaj petaloj konsistas el diversaj koloroj ruĝa, flava, verda kaj blanka, kaj la orkideo aspektas aparte brila kaj pompa. Tiu rara speco de orkidacoj ege interesis vizitantojn de la foiro. Maljuna s-ino Huang Fuling diris, ke tio estas ege bona ŝanco por satigi la okulojn. Ŝi diris:

"Ĉiuj, kiuj vidis tiun orkideon, estas tre kontentaj, aparte por ni, maljunuloj, kiuj ne havas multe da ŝancoj por viziti aliajn lokojn, la hodiaŭa aprecado vere estas agrabla."

Krom la Orkidaca Foiro, en Guiyang troviĝas ankoraŭ multaj lokoj por apreci orkidacajn florojn, kaj el ili ne mankas raraj specoj.

Menciinde estas, ke la urbo Guiyang ankaŭ estas konata kiel arbara urbo en nia lando. La Arbara Parko de Guiyag, 2 kilometrojn sude de la urbo, estas la unua urba arbara parko de nia lando. La parko areas je pli ol 530 hektaroj kaj sin etendas dekojn da kilometroj laŭ montdeklivo. Ĝi estas la plej granda urba arbara parko de Ĉinio.

En tiu arbo-plena parko videblas gravite protektataj arboj, ekzemple davidia involucrata, kaj ankaŭ raraj specioj, kiaj pino, abio, kamforujo, tektono, kverko, santalo, ginko ktp, kiuj kreskas inter altaj montoj kaj klifoj. Ĉie vidiĝas ombro-riĉaj arboj, susurantaj rojoj kaj aŭdiĝas pepado de birdoj kaj zumado de insektoj. Se bonŝance, oni povas trovi spurojn de sovaĝaj animaloj, kiaj pangolino, senkorna cervo kaj apro.